Presita el Usona Esperantisto № 2022:3 (maj–jun)

Vortkvanta defio

Lasta ĝisdatigo: 2022-07-25

Mikronoveloj estas ege koncizaj rakontoj, ofte malpli ol 300 vortojn longaj. Por nia mikronovelo-rubriko ni aldonas kroman defion: rakontoj devas esti precize 100 vortojn longaj – nek pli, nek malpli. Ĉu vi emas verki tiel? Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero!

[figure]

– Do, Sinjoro Verkisto, ĉu vi povus verki novelon, ege mallongan … mikronovelon, en … cent vortoj?

– Certe.

– Nu, kio pri dek … ne … ses vortoj?

– Ses? Ho, mi povus.

– Mi ne kredas.

– Ĉu ni vetu? … Ernesto prenis gluton da viskio.

– Ĝi devas esti bona. Vi ne rajtas nur skribaĉi iujn ajn ses vortojn …

– Kompreneble. Vi juĝu. Se vi trovas ĝin bona, mi prenu … dek dolarojn.

– Kaj …

– Jes, se ĝi ne plaĉas al vi, jen, dek dolarojn.

Ernesto skribis sur buŝtukon, kaj ŝovis ĝin laŭlonge de la bufedo al sia kamarado … kiu legis, kaj pagis, kaj penseme foriris.

Aĉetebla: paro da beboŝuoj, neniam uzata.