Presita el Usona Esperantisto № 2022:3 (maj–jun)

Atendado

Lasta ĝisdatigo: 2022-07-25

Mikronoveloj estas ege koncizaj rakontoj, ofte malpli ol 300 vortojn longaj. Por nia mikronovelo-rubriko ni aldonas kroman defion: rakontoj devas esti precize 100 vortojn longaj – nek pli, nek malpli. Ĉu vi emas verki tiel? Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero!

[figure]

Ili atendas lifton. Frumatene ili prezentis sin por ĵuriodeĵoro. Tuttage ili atendis sur malkomfortaj seĝoj. Oni ne elektis ilin, do ili nun rajtas foriri.

La ne-ĵurianoj staras silente, kiel fremduloj en lifto post fermiĝo de la pordoj — kaj ili jam estas fremduloj eksterlifte antaŭ malfermiĝo de la pordoj. Ili atendas reveni al siaj aŭtoj kaj kutimaj vivoj, en kiuj ili verŝajne atendos denove en malsamaj lokoj — poŝtoficejoj aŭ bankoj, ekzemple — sed almenaŭ ne ĉi tie. Ili rigardadas la fermitajn liftpordojn.

Finfine, ekkonstatinte, kio okazas, iu ne-ĵuriano antaŭenpaŝas por premi la netuŝitan liftbutonon. “Nemirinde,” alia diras, “ke oni ne elektis nin.”