Presita el Usona Esperantisto № 2022:1 (jan–feb)

Stipendioj por la UK

Lasta ĝisdatigo: 2022-02-21

Charlotte estas Sekretario de E-USA. Oni povas kontakti ŝin ĉe liquidfireangel ĉe gmail punkto com.

[figure]

La Universala Kongreso alvenas al Nordameriko ĉi-somere! Registru nun por malpli altaj kotizoj! Ni ankaŭ tre ege ĝojas anonci, ke ni ofertas 100 stipendiojn al membroj de E-USA, kiuj estas junuloj kaj handikapuloj por partopreni en UK ĉe Montrealo!

Se vi volus partopreni kaj ne povas pagi la kotizojn, plenumu la formularon por peti stipendion. Ni povos pagi nur la registrajn kotizojn, ne la vojaĝon nek loĝejon.

Se vi scivolas, “Sed kiel oni povus pagi tiom da stipendion?” sciu, ke ĝi estas per la malavareco de membroj kiel vi. Kelkaj memoras, ke antaŭ du jaroj (ĉu jam du? ĉu nur du?) E-USA kaj ESF petis donacojn al donackampanjo “Esperanto in the USA.” Tiutempe, ni promesis, ke la donacoj pagus stipendiojn por helpi junulojn partopreni eventojn, kaj pagus ankaŭ aliajn valorajn projektojn. Finfine, ŝajnas, ke ni havos nian Universalan Kongreson ĉi tie en Nordameriko, kaj ni tre volas, ke multege da junuloj kaj aliaj nordamerikaj esperantistoj povu partopreni sian unuan internacian kongreson de Esperanto! Venu kaj festu kun ni!