Presita el Usona Esperantisto № 2021:5 (sep–okt)

Lastatempaj projektoj

Lasta ĝisdatigo: 2021-10-11

Charlotte estas Sekretario de E-USA. Oni povas kontakti ŝin ĉe liquidfireangel ĉe gmail punkto com.

[figure]

La mondo, kaj la vivo, plue frenezas. Ĉio iras bone ĉe mi, kaj pri mia laboro kaj pri mia edukado, dum mi lernas fari ambaŭ (kaj tamen trovi tempon por ripozi).

Mi lernas pli pri miaj lernantoj kaj pri mia laboro ĉiutage, kaj espereble, mi ankaŭ helpas miajn lernantojn lerni pli ĉiutage pri la angla kaj pri si mem, per niaj diskutadoj kaj lecionoj.

Mia nuna projekto rilate al Esperanto estas paroli kun la administrantoj de mia lernejo, kie mi laboras, kaj lerni de ili la procedon por aldoni novan kurson al la listo de opcioj por lernantoj ĉi tie. Mi tiam provos denove konvinki iun aldoni Esperanto-kurson kiel opcio por la lernantoj, ĉar mi forte kredas, ke ĝi inspirus la lernantojn, kiuj jam interesiĝas pri lingvoj, kaj helpus la lernantojn, kiuj devas forte batali por lerni eĉ sian propran lingvon. Dumtempe, malgraŭ tio, ke la vivo frenezas, mi tamen ĝuegas ĝin, kaj la senfinan lernadon, kiun ĝi alportas al mi.