Presita el Usona Esperantisto № 2021:4 (jul–aŭg)

Respondecoj, steloj, kaj Okuloj

Lasta ĝisdatigo: 2021-09-15

Hoss estas la Redaktoro por E-USA kaj unu el ĝiaj Direktoroj. Kontaktu lin ĉe hoss ĉe lodestone punkto org.

[figure]

Respondecoj de la estraro

Niaj roloj en la estraro estas surprize flekseblaj; krom la Sekretario kaj Kasisto – kaj ĝis ioma grado la Prezidanto – la oficoj ne havas klarajn respondecojn. Je la pozitiva flanko, tiu fleksebleco ebligas rapidan agon. Sed aliflanke, ĝi foje kaŭzas konfuziĝon kaj paralizon.

Psikologoj parolas pri difuzo de respondeco: kiam respondeco dividiĝas inter sufiĉe multaj homoj, neniu el ili individue sentas sufiĉan devigon agi. Simila fenomeno foje okazas en la estraro: alvenas iu peto por informo, iu bezono esplori ion, sed la tasko restas neglektita ĉar neniu el ni scias, ĝuste kiu respondecas.

Lastatempe ni provis solvi la problemon per detala atribuo kaj listigo de respondecoj, por forigi ambiguecon – kaj eble pli pesimisme, por klare montri kulpulon, kiam io farenda restas nefarita! Por pli da informo pri tio, vidu la ĉi-numerajn protokolojn.

Pluvas steloj!

La ĉaspremioj daŭre kreskas.

La provlegantoj en nia lastatempa eldonprojekto daŭre gajnas premiojn. Tiom rapide kaj diligente ili laboris, ke ĉiuj el la sep unuaj verkoj jam plene trapasis la du rondojn de volontula provlegado. Nun mi malrapide postĉasas ilian laboron, zorge kontrolante la korektojn kaj pretigante finajn tekstojn por kompostado kaj eldonado. Laŭvoje mi kalkulas la “stelojn”, kiujn ili gajnis pro bona laboro. La ĝisnunaj rezultoj estas imponaj – kaj restas ankoraŭ tri aliaj verkoj por mia finkontrolado, do venos ankoraŭ pliaj steloj en la venontaj monatoj.

La nuna plano estas komenci la eldonadon antaŭ la jarfino, kaj poiome aperigi novan titolon ĉiun duan aŭ trian monaton tra 2022.

Okuloj nun haveblas

Nova reeldono de la klasika novelaro de Marjorie Boulton.

Frue en la eldonprojekto Fenikso mi kontaktis al EAB por peti permeson reeldoni la belegan novelaron Okuloj, eron de la Baza legolisto kaj verkon de Marjorie Boulton, unu el miaj plej ŝatataj aŭtoroj. Dum jaroj la libro restis tute nehavebla, trovebla nur en disaj bibliotekoj kaj privataj kolektoj. Responde al mia peto, la estraro de EAB decidis mem reeldoni la libron, kaj mi ĝoje helpis provlegi por ili la enskanitan tekston. Kvankam la originalo estis impone zorge redaktita, ni trovis (kaj korektis) ĉirkaŭ cent erarojn.

La rezulto ĵus aperis en tre bele vestita papera formo, kontraŭ tre modesta prezo – nur 11 usonaj dolaroj, inkluzive de transmara sendokosto! Gratulon kaj dankon al niaj britaj amikoj.

Mi jam ricevis ekzempleron, kaj mi povas atesti pri ĝia alta kvalito. Se vi ankoraŭ ne legis la novelaron, mi forte rekomendas ĝin. Kiel ĉiam, Boulton verkis sprite, amuze, kaj pensige, kaj en preskaŭ ĉiu rakonto troviĝas fadeno de ŝia karakterize kuraĝiga kaj esperantisteca humanismo.