Presita el Usona Esperantisto № 2021:4 (jul–aŭg)

Translokiĝoj

Lasta ĝisdatigo: 2021-09-14

Charlotte estas Sekretario de E-USA. Oni povas kontakti ŝin ĉe liquidfireangel ĉe gmail punkto com.

[figure]

Resaluton, karaj! Ĉi-monate, mi skribas al vi el pli bona loko; mi ĵus aĉetis novan domon kaj translokiĝis al ĝi. Tamen, mi ankaŭ skribas al vi el malpli bona loko; la lerneja jaro nun rekomenciĝas, kaj mia lernejaro, kie mi laboras, kaj pro la diroj de la estroj de mia ŝtato, ni ne permesas postuli, ke studantoj uzu maskojn, nek eĉ diri al ili, ke ili devas kontroli, ĉu ili havas La Viruson. Mi mem jam ricevis la vakcinon, sed tamen iom timas, precipe pro miaj studantoj kaj iliaj familioj. La lernejaro diras, ke ni simple ne havas la monon batali tiujn leĝojn en la juĝejoj.

Krom tio, mi havas pluan bonan novaĵon pri mia vivo: mi mem revenas al lernejo kiel studanto! Mi studas nun por fariĝi eduka diagnozisto – la homo en lernejo, kiu ekzamenas studantojn por trovi, ĉu la studanto havas ian lernan handikapon. Tia laboro pagus pli bone ol mia nuna, kaj ĝi helpus min pli efike ŝanĝi la kulturon de la lernejo, kie mi laborus. Mi havas grandajn esperojn pri tio, ke per ĝi mi havus malpli da mona ĝenado kaj tial pli da tempo kaj energio por labori pri Esperanto. Dumtempe, mi laboras forte kun la estraro, kaj ni kune provas venigi pli da bonaj oportunoj por agado kaj aktivismo en Esperantujo en Usono.