Presita el Usona Esperantisto № 2021:3 (maj-jun)

Roberto

Lasta ĝisdatigo: 2021-06-24

Mikronoveloj estas ege koncizaj rakontoj, ofte malpli ol 300 vortojn longaj. Por nia mikronovelo-rubriko ni aldonas kroman defion: rakontoj devas esti precize 100 vortojn longaj – nek pli, nek malpli. Ĉu vi emas verki tiel? Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero!

[figure]

Finfine, pensis Roberto, mi havas la tutan domon por mi mem.

La edzino kaj la infanoj estis vizitantaj la bogepatrojn. Neniu estis krianta, la televidilo estis malŝaltita, kaj li aŭdis nur la mallaŭtan zumadon de la klimatizilo.

Post kiam la suno subiris, denove li ekĝojis, ĉar li povis enlitiĝi frue kaj dormi la tutan nokton. Kuŝante en la tuta lito (ne nur eta parto de la lito), li ridetis.

Turnante la kapon por rigardi tra la fenestro, Roberto momente ekvidis vizaĝon. Li palpebrumegis, sed la mistera vizaĝo estis jam malaperinta. Neridetante, lia propra vizaĝo paliĝis.

Roberto ne dormis tiun nokton.