Presita el Usona Esperantisto № 2021:3 (maj-jun)

Fajrobirdo

Lasta ĝisdatigo: 2021-05-20

Mikronoveloj estas ege koncizaj rakontoj, ofte malpli ol 300 vortojn longaj. Por nia mikronovelo-rubriko ni aldonas kroman defion: rakontoj devas esti precize 100 vortojn longaj – nek pli, nek malpli. Ĉu vi emas verki tiel? Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero!

[figure]

La majesta fajrobirdo flugis alte en la ĉielo.

“Ho, fajrobirda moŝto!”, petegis kamparano kiu vidis ĝin. “Ni malvarmas, kaj vintro venas. Ĉu vi bonvolus regali nin per via varmo? En nia domo bruliĝu fajro.”

La mita estaĵo jesis faligante flamantan plumon rekte en la kamentubon de la kamparano, kiu ĝojis danke.

Vidinte la okazintaĵon, iu najbaro kriaĉis siavice: “Hej! Birdo! Ankaŭ mian domon bruligu fajro!”

La besto faligis unu el siaj flamantaj plumoj rekte sur la pajlan tegmenton de la najbaro, kaj la domo cindriĝis postnelonge.

“Nu, ekde hodiaŭ li memoros kiel uzi -ig kaj -iĝ”, kontente pensis la fajrobirdo.