Presita el Usona Esperantisto № 2017:1

Retejo por aktiv(em)uloj

Lasta ĝisdatigo: 2017-02-21
[figure]

Kiel plia paŝo en la renovigo de la retejoj de UEA, nun lanĉiĝas aktivulo.net. Tiu frukto de longa laboro fare de Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova, laŭ instigo kaj gvido de la Vicprezidanto de UEA, Stefan MacGill, celas subteni niajn aktivulojn tutmonde per valoraj informoj kaj kontaktebloj.

Unu el la kernaj celoj estas provizi kaj enarĥivigi informojn pri la Seminarioj por Aktivula Maturiĝo. Per kolektado de la materialoj kaj rezultoj de la seminarioj, UEA celas iom post iom krei ampleksan sciobankon por diversspecaj bezonoj sur la agadkampoj Konsciigo, Kapabligo, Komumuno kaj Kunordigo.

Pri la Jaro de la Lernanto, unu el la du ĉefaj fokusoj de la agado de UEA por 2017, la retejo provizas per ĝisdataj informoj, inkluzive de listo de eventoj kaj konsiloj por lokaj grupoj.

Novaĵo estas Asocia Blogo, kiu celas doni kanalon por rekta informado pri la faroj, spertoj kaj vidpunktoj de diversaj UEA-aktivuloj, inkluzive de oficistoj kaj volontuloj en la Centra Oficejo, estraranoj kaj komisiitoj. La unuan blogaĵon verkis Veronika Poór, Ĝenerala Direktoro de UEA, kiu rakontas pri kelkaj el siaj spertoj kaj atingoj dum la unua jaro en Roterdamo.

Komence la retejo prizorgas ĉefe unudirektan informo-donadon. Perspektive, tamen, la celo estas enkonduki teknikajn rimedojn por permesi dudirektajn dialogojn kaj faciligi la enplekton de pli vasta gamo de aktivuloj.