Presita el Usona Esperantisto № 2017:1

Memoru

Lasta ĝisdatigo: 2017-03-08

Verkis Oleksandr Oles, 1931; Elukrainigis Petro Palivoda, 2017

[figure]
Oleksandr Oles (Олександр Іванович Олесь)

Dum Ukrainujo en morta batal’
La rajton de l’ viv’ kontraŭ bestoj defendis,
Nur volis kompaton pro sia fatal’,
Eŭropo silentis.

Dum Ukrainujo, lasita de Di’,
La tuta plu sangis kaj plore lamentis,
Atendis ĝi helpon amikan por si,
Eŭropo silentis.

Dum Ukrainujo en jugo el fer’
Servutis kaj plugis, ĝin vundoj turmentis,
Eĉ rokoj sin movis pro tiu sufer’,
Eŭropo silentis.

Dum Ukrainujo en sangrikoltad’
Por la torturant’ sian morton jam sentis,
Eĉ vortoj mutiĝis pro nigra malsat’,
Eŭropo silentis.

Dum Ukrainujo la vivon sen bon’
Malbenis kaj tombon prezentis,
Eklarmis eĉ fia malica demon’,
Eŭropo silentis.


Oleksandr Oles (1878-1944) estis fama ukraina poeto. Li naskiĝis en norda Ukrainujo, studis bestkuracadon en Ĥarkovo, kaj laboris en Ĥarkovo kaj Kievo. En 1907 aperis lia unua poemaro, kaj poste sekvis multaj aliaj. Post la venko de bolŝevistoj en 1919 li migris al Vieno, kie li daŭrigis sian verkadon. Li mortis en Prago, Ĉeĥoslovakujo.

La amara kaj drama refreno “Eŭropo silentis …” aperis en lia poemo Memoru en Aŭgusto, 1931, kiam la stalinisma epoko antaŭsignis teruran katastrofon por Ukrainujo. En 1929 komenciĝis amasa ekstermado de la intelektularo, kaj la devigita kolektivigado elradikigis kamparanojn. Tiutempe multaj ukrainoj nutris la esperon, ke Eŭropo helpos ilin. Oles tamen antaŭvidis katastrofon, kaj ja du jarojn poste sekvis la Holodomoro – la amasa mortmalsato kiu ekstermis milionojn da homoj.

La poemon Memoru elukrainigis Petro Palivoda, ukraina kaj Esperanta poeto kaj tradukisto el Kievo.