Presita el Usona Esperantisto № 2017:1

La sindefenda pafinto

Lasta ĝisdatigo: 2017-02-23
[figure]

En № 2016:6 aperis nia unua detektivo-enigmo). Poste aperis en nia redakcia poŝtkesto pluraj lertaj respondoj.

Do kiel Ŝiboleto sciis, ke Jozeĉjo ne kuris rekte al Bernĉjo? La plej bunte kreema (aŭ ĉu halucina?) respondo venis de David Wolff:

Profesoro Ŝiboleto sciis tion, ĉar krom la truoj en la viktimo, lia maldekstra kruro estis forhakita, kaj sango-kovrita hakilo ankoraǔ estis en la mano de Bernĉjo. Tro facila!

Nu …

Pri hakilo ni scias nenion, sed ja pravas la rimarko pri la truoj. Se Jozeĉjo estus kurinta rekte al Bernĉjo, la kuglo ne estus enirinta lian kapon malantaŭ la orelo. Ĉar mensogis ankaŭ la tavernisto, Ŝiboleto hipotezis, ke ankaŭ li partoprenis en la murdo; eble li parolis kun Jozeĉjo por distri la gangsteron, kiam Bernĉjo pafis de malantaŭe.

Gratulon al Debra Hamel kaj David Wolff, kiuj gajnis en la lotumado. Ili ambaŭ ricevos po $5-rabaton de la libroservo. Laŭrojn al ankaŭ Debi Brewer, Erik Pedersen, Greĉjo Forĝisto, Anna Bennett, kaj Jorge Rafael Nogueras. Ili ĉiuj estas pretaj porti detektivajn ŝildojn.