Presita el Usona Esperantisto № 2017:1

La ŝika ŝildo estas ŝia, ŝajne

Lasta ĝisdatigo: 2017-02-22
[figure]
Jen lastatempa foto de brazila esperantisto dum lia vizito al Seatlo; li faris “selfie”-foton apud la ŝildo!

Mi rimarkas erareton en la bonega libro Bridge of Words. Je la sepa paĝo, la aŭtoro mencias ke Sid Culbert havis la aŭtoŝildon SALUTON. Fakte, tio estas mia aŭtoŝildo. Schor citas artikolon de 2003 en seatla ĵurnalo, kaj fakte estis tiu verkisto kiu unue eraris.

Kiam li venis al la domo de Sid kaj Ruto, post la morto de Sid, por intervui Ruton, ankaŭ mi estis tie, kaj mia Honda kun SALUTON sidis antaŭ la domo. La verkisto supozis, sen demandi, ke la aŭto apartenas al Sid. Fakte, ni ankoraŭ havas tiun ŝildon.