Presita el Usona Esperantisto № 2012:5

Forpasis Harry Harrison

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-29

Honora membro Harry Harrison forpasis la 15-an de Aŭgusto. Aperis nekrologo en New York Times kiu menciis lian fortan subtenon de Esperanto. Li famiĝis pro siaj sciencfikciaj romanoj, interalie tiuj de la serio Stainless Steel Rat. Haveblas rete unu el tiuj en Esperanto, la romano Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato.