Presita el Usona Esperantisto № 2011:4

Forpasis Harold R. Dreyer

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-30

Harold R. “Hal” Dreyer mortis je la 19-a de Aŭgusto en El Cerrito, Kalifornio pro limfomo. Hal estis longtempa kaj tre fidela membro de E-USA, SFERO kaj UEA, kaj antaŭe membro de IEL kaj EANA. Li lernis Esperanton en 1948 opiniante ke la mondo bezonas pontlingvon por kreskigi pacon. Hal naskiĝis la 25-an de Majo 1920 en Berkeley, Kalifornio kaj estis profesie komercisto. Lin postvivas la vidvino Roberta Dreyer. Kondolencoj povas esti senditaj al ŝi ĉe 1212 Rivera St., El Cerrito CA 94530.