Presita el Usona Esperantisto № 2010:6

Princo eta, laboro ega

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-01

La Eta Princo de Antoine de Saint-Exupéry. Fama verko de franco, kiu estis aviadisto dum la dua mondmilito. Pierre Delaire unue elfrancigis ĝin en 1961. Ĉi tiu eldono estas rezulto de kunlaboro de multaj homoj sub la direktado de Francisko Lorrain, kies rakonto pri la laboro aperas sube. Malmola bindaĵo. 93 paĝoj. 2010. Francujo. $10.00 (ligilo)

[figure]

Kiam en 2009 KEA konfidis al mi la taskon prepari novan Esperantan eldonon de la libro, mi tute ne antaŭvidis, kiom grandan laboron tio fakte postulos. Necesis entute 14 monatoj kaj diversaj fazoj de laborego por finpretigi la libron. Sed fino bona, ĉio bona: la finpresita libro estas pli bela ol ni eĉ esperis! Samtempe, pro la granda kvanto da presitaj ekzempleroj – pli ol 2500, vere eksterordinara kvanto por Esperanta eldonaĵo – ĝia prezo malaltas: nur 12 eŭroj, t.e. proksimume 16 dolaroj.

La dua Esperanta eldono, eldonita en 1984 de KEA, elĉerpiĝis ĉirkaŭ la jaro 2000. Daŭre alvenis mendoj el la tuta mondo, ne nur de esperantistoj, sed ankaŭ de kolektantoj. Ja necesis nova eldono, sed mankis la impulso efektive realigi ĝin. Finfine, tamen, naŭ jarojn poste, la projekto ekis. Jen pliaj detaloj pri kelkaj el ĝiaj supre menciitaj fazoj.

La teksto. Ni havis ĝin en elektronika formo, sed sur disko hodiaŭ ne plu legebla. Ni trovis tamen kontraŭleĝan retan version de la 2-a eldono. Mi elŝutis ĝin, sed ĝi plenegis je tajperaroj. Nur elsarki ilin, komparante kun la presita versio, vorton post vorto, estis sufiĉe granda laboro.

Reviziado. La unua Esperanta eldono de la libro aperis en 1961. Tradukis ĝin Pierre Delaire (1919–1985), grava tiama franca esperantisto, hodiaŭ preskaŭ forgesita (vd. la vikipedian artikolon pri li). Ĉar la dua eldono, tiu de 1984, enhavis tekston jam funde reviziitan de Delaire mem, mi esperis, ke mallonga reviziado sufiĉos. Kiel mi eraris!

Mi trovis ie kaj tie malĝustajn vortojn (ekz. gajnas anstataŭ perlaboras, fulardo anstataŭ koltuko, rustitaj anstataŭ rustiĝintaj). Krome, kvankam la Delaire-a traduko multloke bonas, ĝi, same multloke, stile iom lamas. Rea funda reviziado necesis.

Mi starigis tri-homan revizian komitaton: Marc Bavant (Francujo), Davor Klobučar (Kroatujo) kaj mi (Kanado). Gravis, ke la komitatanoj ne estu ĉiuj franclingvanoj. Ni multe laboris kaj diskutis dum kelkaj monatoj.

Dum tiu tempo, kompreneble, mi zorge komparis la Delaire-an tradukon, frazon post frazo, kun la franca originalo, kaj trovis multajn aliajn korektendaĵojn: lokojn, en kiuj Delaire miaopinie iom malfidelis al la originalo. En ĝi mi trovis krome dekon da frazoj ne tradukitaj de Delaire!

Traduki La Etan Princon estas kvazaŭ traduki la Biblion. Ĝi estas mondliteratura ĉefverko, ege konata kaj legata ĉiulande. Ne akcepteblas ajna traduko redonanta la sencon en bona Esperanto. Ĉiu vorto gravas. Interpunkcio gravas. Oni ofte devas atente studi la tekston por kontentige traduki ĝin. Interalie, necesas ĉiam zorgegi pri vortoj kaj esprimoj ripetiĝantaj en la originalo, cerbumante, ĉu tiuj ripetiĝoj estas hazardaj aŭ, male, volitaj de la aŭtoro; pri tio multe helpas la komputilaj serĉiloj.

En kelkaj kazoj, en kiuj ni ne tuj trovis akcepteblan solvon, mi konsultis diverslingvajn tradukojn de la verko, por vidi, kiel aliaj tradukistoj elturniĝis.

[figure]
Francisko prezentas la libron kun Normando Fleury ĉe la Aŭtuna Renkontiĝo (ARE) en Oktobro. (Foto de Steven Brewer.)

Finfine, tamen, iun tagon, la komitato alvenis al fina teksto.

Postrevizia kontrolado. Pro la granda malfacilo de tia revizia laboro, mi poste sendis nian reviziitan tekston al tri aliaj spertuloj, Ginette Martin (Francujo), Simon Davies (Britujo) kaj Donald Broadribb (Aŭstralio), por postrevizia kontrolado, kiu same daŭris kelkajn monatojn.

Ĝi estis tute ne superflua kaj multe plibonigis la tekston. Mi denove komparis ĝin kun la franca originalo. Tion faris ankaŭ Davies, kiu atentigis min pri multaj etaj tradukaj malfidelecoj restantaj en nia teksto. Denove granda laboro, sed valorega, eĉ nepra.

Multflanka korespondado. Mi dume konsultis plurajn esperantistojn pri diversaj tradukaj problemoj. Ekzemple: ĉu la ĉapitronumeroj estu en romiaj ciferoj (kiel en la originalo) aŭ en arabaj? Kiel oni traduku la fervojajn fakesprimojn en ĉapitro 22? Kiel oni traduku la francan komunuzan esprimon grande personne (ekvivalentan al grown-up en la angla)? Pri ĉi-lasta demando, Delaire uzis la paŭsaĵon grandpersono, sed ni finfine elektis la vorton grandulo, interalie ĉar ĝi malas al etulo. Entute mi interŝanĝis pli ol 800 mesaĝojn kun pli ol 50 korespondantoj el pli ol 20 landoj. Tiu reeldono estas ja belega ekzemplo de internacia kunlaborado!

Grafiko. Por bele pretigi tian libron, enhavantan multajn ilustraĵojn, vere necesas sperta grafikisto, ne nur por kompetente enpaĝigi la libron – kio ne estas tiel simpla afero, kiel oni pensus, eĉ se ne estus desegnoj – sed ankaŭ por taŭge trakti la bildajn dosierojn, rilate koloron ktp.

Diskutoj. Pri la multaj diskutoj ene de KEA kaj kun EF, ĉefe zorgis Normando Fleury, konata montreala aktivulo, kiu kunordigis la tutan projekton. En EF plej aktivis Bruno Flochon, kiu rekomendis al ni francan presiston, kiu elstare altkvalite presis la libron. Fleury kaj Flochon kune zorgis pri la interasociaj intertraktoj por kuneldoni la verkon, kaj pri la diskutoj kun la franca eldonejo Gallimard.

Tajperaroj. Vi certe rimarkis, ke en multaj Esperantaj eldonaĵoj, eĉ modernaj, troviĝas hontinde multaj tajperaroj! Tion oni eble povas kompreni: plejparte tiuj libroj estas senpage eldonataj de bonvolaj amatoroj, multaj el kiuj, ŝajne, ne konscias, ke, por forigi tajperarojn el libro, devas atentege trakribri ĝin du, tri, kvar spertaj homoj. La nun ekzistantaj aŭtomataj Esperantaj korektiloj certe ankoraŭ ne sufiĉe maturiĝis; ili kaptas preskaŭ nur tiujn erarajn vortojn, kiuj kontraŭdiras la principojn de Esperanta vortfarado. Ili ne multe helpis por nia eldono. Ili eĉ oftege konsideris eraraj vortojn tute ĝustajn. Sed eĉ bonega korektilo, kontrolanta ankaŭ la gramatikan strukturon de la frazoj, ne kaptos ĉiujn erarajn vortojn. Vorto povas esti ĝusta morfologie kaj gramatike, sed malĝusta sence. Ekzemple, la korektilo ne reagus, se en la antaŭa frazo starus gusta anstataŭ ĝusta. Kiel ajn bona la korektilo, tamen devas funde tralegi la tekston kelkaj homoj!

Nu, ĉu nia Eta Princo sentajperaras? Tiom da homoj ja trakribris la tekston, ke mi aŭdacas esperi, ke ĝi estas sen ajna tajperaro. Mi konscias tamen, ke tajperaroj estas diabla afero, kaj ke eble restas unu aŭ du. Por ekscii, ĉu mia espero pravas aŭ ne, mi ofertas dek-dolaran premion por ĉiu nove trovita tajperaro! Do ek al la libro!