Presita el Usona Esperantisto № 2010:6

Pri la speciala teorio de relativeco

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-01

Dum pli ol 200 jaroj oni kredis, ke la naturon priskribis senerare la moviĝ-ekvacioj de Isaac Newton. Kiam unuafoje oni eltrovis en ili eraron, oni eltrovis ankaŭ manieron korekti ĝin. Kaj la eraron kaj la korekton trovis Albert Einstein en 1905.

La rilaton inter forto, maso, kaj akcelo esprimas la dua leĝo de Newton: F = ma

Ĝi antaŭsupozas, ke la maso (m) de korpo estas konstanta. Tamen oni nun scias, ke maso pligrandiĝas kiam ĝia rapido pligrandiĝas. La formulo de Einstein difinas mason per la ekvacio:

m = m0 / √(1 - v2/c2)

kie m0 estas la “ripoz-maso”: la maso de la korpo kiam ĝi ne moviĝas. v estas la rapido de la korpo, kaj c estas la rapido de lumo – proksimume 300 000 kilometrojn sekunde.

La ŝanĝoj de Einstein nur enkondukas korektan faktoron por la maso. La pligrandiĝo estas tre malgranda ordinare, kiam rapido ne estas tre granda. Eĉ por satelito, kiu orbitas teron je rapido de kelkajn kilometrojn sekunde, la proporcio v2/c2 estas trege eta, kaj preskaŭ ne observebla. Nur je treege granda rapido estas la pligrandiĝo de maso granda.

Tiu efiko estis eltrovita teorie antaŭ ol oni konfirmis ĝin eksperimente. Aliaj homoj kontribuis al la eltrovo, sed Einstein finis ĝin.