Presita el Usona Esperantisto № 2010:6

Tra Siberujo al Mongolujo

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-31

Arnoldo lastatempe vojaĝis per la trasiberia fervojo al la Tutazia kongreso en Ulan-Batoro. Jen parto de lia vojaĝraporto.

Nia gvidantino Svetlana atendis min ĉe flughaveno en Moskvo. Per serio de trajnoj, koridoroj kaj ŝtuparoj ni atingis komfortan hotelon. En nia grupo mi estis la sola usonano kaj anglalingvano. La aliaj estis ĉefe franclingvanoj, sed laŭ esperanta kutimo estis bunta lingva kaj kultura vario. Nia renkontiĝo kun Moskvo inkluzivis vojaĝon tra deko da metrostacioj, diverse ornamitaj. Unu grupano eĉ kuŝis sur planko por foti plafonon. (Fotado estis tre grava ŝatokupo; dum la vojaĝo, grupanoj diligente fotis ĉion. Bedaŭrinde mi jam perdis mian fotilon survoje al Moskvo!)

Dum longaj promenoj ni vizitis Kremlon, tombejon Novdeviĉi kaj la apudan monaĥinejon. Unuafoje mi vizitis Moskvon en 1966 kaj denove en 1995 dum postkongresa ekskurso. Mirindaj estas la ŝanĝoj. Elekto de manĝaĵoj kaj vestoj konsiderinde pliboniĝis, sed mankis vendejoj de seriozaj libroj kaj muziko, almenaŭ sur nia marŝvojo. En Kremlo kaj Novdeviĉi ni vizitis preĝejojn neviziteblajn dum miaj antaŭaj vojaĝoj. En la urbo ni vizitis ankaŭ kelkajn imponajn preĝejojn kies dekoracio estis malnovstila sed farita el nova materialo, pro detruo de la malnova dekoracio dum la preĝejoj servis kiel simplaj staploj. Impona estis la nombro de preĝantoj kaj eklezianoj.

Post tri tagoj da streĉaj promenoj, ni entrajniĝis tagmeze ĉe la stacidomo “Kazanj”. Ni adiaŭis al Svetlana, kaj gvidantino Tatjana transprenis gvidadon tra Siberio ĝis Ulan-Batoro.

Dum sufiĉe longaj haltoj, sur la kajoj amasiĝis lokanoj vendantaj diversajn varojn. Mia samkupeano unufoje aĉetis sekigitan fiŝon. Malgraŭ averto de Tatjana li manĝis ĝin, hakante ĝin per utila kaj forta tranĉilo, kiu servis ankaŭ al bezono de ni ne tiel bone ekipitaj samkupeanoj. Unu el ni kunportis korneton kaj amuzis, eĉ suprizis, per sia muziko vizitantojn kaj laborantojn sur la kajoj.

Dum la tuta vojaĝo, la surtrajnaj afiŝoj estis laŭ moskva horzono. Ni devis lerni kalkuli la lokajn horojn kaj ŝanĝojn tra diversaj regionoj. Post Moskvo ni trapasis vastan regionon, saltante du horojn antaŭen.

Post du noktoj ni atingis Siberion sen rimarkinda ŝanĝiĝo de la arbara pejzaĝo. La unua longa halto estis en Jekaterinburgo, kie mortis la lasta cara familio. Post ankoraŭ unu nokto ni eltrajniĝis frumatene por tranokti en Krasnojarsk. Salutis nin afablaj ĵurnalistoj, kaj niaj intervjuoj pri la lingva problemo kaj novaĵo pri nia ekskurso al Mongolujo aperis en loka televidprogramo.

Krasnojarsk estis efektive la ĉefurbo de Siberio, tamen nun Novosibirsk estas pli granda, kaj servas kiel intelekta centro. Nia hotelo estis apud larĝa rivero Jenisej, unu el la kvar gravaj riveroj de Siberio. Nin atendis matenmanĝo kaj iomete da konfuzo pri mendoj.

Post mallonga ripozo ni vizitis la apudan muzeon de tiu regiono kaj ni daŭrigis la vojon al kultura centro, granda teatro kaj placo. Estis festotago, kaj en parko paradis diversaj grupoj ĉirkaŭ monumento al perditoj en militoj. Poste ni vizitis gastaman restoracion por vespermanĝo kaj amatoreca amuzo per lokaj geesperantistoj. La sekvan matenon ni haltis survoje al la trajno por omaĝi al domo, kiu servis kiel hospitalo por vunditoj dum la dua mondmilito, kaj ankaŭ vizitis librovendejon tiel bone plenumitan kiel la plej bonaj en Moskvo.

Post unu tago, dum kiu okazis halto en Novosibirsk kie kelkaj lokaj esperantistoj salutis nin sur la kajo, ni alvenis al Irkutsk. Post matenmanĝo ni iris al malnova preĝejo kaj al monumento al konstruo de la trasiberia fervojo. Tagmeze pramo portis nin al insulo en lago Bajkal.

Sur la insulo Olĥon atendis nin ampleksa, bongusta vespermanĝo kun muziko de lokano. Elektroprovizo atingis Olĥon-on antaŭnelonge, kaj oni ankoraŭ atendas akvoprovizon. Tagmeze ni haltis ĉe insuleto, sur kies pinto budhanoj lastatempe konstruis sanktejon, nun ornamitan per postlasaĵoj de turistoj kaj piaj pilgrimoj. Estis aliaj tiaj ornamaĵoj en diversaj lokoj sur la insulo. La plej multnombra indiĝena popolo de la regiono estas burjata, parenca al la mongola popolo. Nia gvidantino, burjatino, klarigis, ke la nomo “Baj kul” en la burjata lingvo signifas “sankta loko”, kaj “Olĥon” signifas “seka”.

Lago Bajkal estas la plej granda kaj profunda dolĉakva lago de la mondo, kaj ĝi kreskadas. Enfluas ĝin diversaj surteraj kaj subteraj fluoj, kaj nur unu rivero elfluas. Ties kolizia ligo kun loka rivereto Irkut donas nomon al urbo Irkutsk (“perturbo” en lingvo Evenki, parenca al la manĉua).

La matenon de nia reveturo al Irkutsk kaj la fervojo, okazis longa promeno ĉirkaŭ unu pinto de la insulo kun piknika tagmanĝo. Survoje al pramo nia burjata veturiganto montris al ni la apenaŭ rimarkindan restaĵon de karcero, kie punlaboris poloj, litovoj, kaj aliaj kaptitoj de Sovetunio dum la dua mondmilito.

Antaŭ ol atingi la stacidomon, ni haltis ĉe cirko de lagaj fokoj, la solaj freŝakvaj fokoj en la mondo. Post longega programo de ĉiuj eblaj lertaĵoj, ni finfine atingis la trasiberian fervojon por la lasta parto de nia vojaĝo en Rusujo. Meznokte ni trapasis la urbon Ulan-Ude, ĉefurbon de Burjat-Mongola regiono kaj sidejon de tutmonda kunveno de mongola kulturo dum la sekva monato.

Sekvamatene ni haltis en Nauŝki ĉe la landolimo. La formalaĵoj de trapaso daŭris la tutan tagon. Estis unu restoracieto, kaj mi sufiĉe regas la rusan por traduki la manĝokarton por diversaj alilingvanoj atendantaj landliman kontroladon.

Nur je la kvara posttagmeze komenciĝis kontrolado ĉe la rusa flanko de la landlimo. Ĝi daŭris du horojn kaj duono kaj postulis precizan plenumadon de formularoj, kontrolon de kupeoj, kaj eĉ leviĝon de koridora tapiŝo por kontroli elirejon sub la vagono.

La sekvan matenon ni traveturis duonon de Mongolujo por atingi Ulan-Batoron. Kongresanoj grandanime akceptis nin kaj per kamionetoj portis nin al diversaj hoteloj. En mia hotelo Ĉingis-Ĥano, estis granda ĉiovendejo kaj diversaj butikoj. Matenmanĝo estis ampleksa kaj laŭ diversaj kuirartoj korea, mongola, eŭropa, kaj rusa.

La kongresaj kunvenoj inkluzivis omaĝon al forpasintaj azianoj, mongolan lingvon kaj kulturon, kaj organizajn aferojn. Tre impona estis grupa vizito al armea teatro por prezentado de armea artistaro. Temas pri tre lertaj dancistoj, muzikistoj, kantistoj, kaj akrobatoj. Mi salutis la malferman kunvenon nome de Esperanto-USA kaj la novjorka societo.

Inter multaj prezentantoj ĉe internacia vespero kantis Kim Henriksen el Danujo, kaj prezentis diversajn muzikilojn Hori Jasuo el Japanujo. (Kim regalis nian landan kongreson en Bostono kaj atendeble koncertumos dum la sekva UK en Kopenhago.)

Post la kongreso mi partoprenis ekskurson al diversaj lokoj ĉirkaŭ Ulan-Batoro. Ni haltis en kampadejoj kaj loĝis en tradiciaj tendoj, tamen kun elektra lampo anstataŭ fajro. Ĉie estis ampleksa elekto de trinkaĵoj kontraŭ pago. Ni vizitis metiartejon, randon de la dezerto Gobi, kanjonon en kiu galopis restarigita aro de mongolaj ĉevaletoj, templon grandparte ruinigitan dum soveta kontraŭreligia militago kaj poste restarigitan. Ni pasis la lastan tagon ankoraŭ en Ulan-Batoro, regalataj en mongola kaj korea restoracioj.

Mi flugis al Pekino por tranoktado kaj revenis hejmen je la sekva tagmezo.

Jen mia plej longa vojaĝo en Esperantujo, kie multaj diversaj aventuroj atendas ankaŭ vin.