Presita el Usona Esperantisto № 2010:6

Ĉu traduki pri tervarmiĝo?

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-31

[Responde al la anonco de Doroteo Holland en numero 2010:5]: Laŭ mi, ne indas traduki la libron de Al Gore en Esperanton, ĉar ĝi, kaj lia agado (inklude lian kompanion por vendi CO2 kvotojn) demonstras ankoraŭ unu ekzemplon de friponaĵo de jarcento.

Lia agado siavice estas parto de pli granda internacia politika skemo celanta bremsi la industri-evoluintajn landojn kaj “redistribui” ilian prosperon. Por pli da informo, vidu la leterojn en Resono el Usono.