Presita el Usona Esperantisto № 2008:6

Gratulojn el Tanzanio

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-22

Mi gratulas vin okaze de la baloto en via lando.

Mi esperas ke la demokratio en via lando kaptas grandan rolon en kiu oni elektis novan prezidanton kiu havas Afrik-devenan koloron, kaj ke la nov-elektita prezidanto gvidos vian landon al plifortiĝo kun pli bona ekonomio kaj ke li kiel eble plej bone forigos la malamikecon inter Usono kaj arabaj landoj, samtempe forigos la armeojn en Irako, kaj se eblas, vidos eblon ĉesigi la militon en Afganujo.

Mi deziras pacon, sekurecon kaj fortan ekonomion al via lando kaj al la tuta mondo.