Presita el Usona Esperantisto № 2008:6

Memoroj pri Don Houpe

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-22

Keneĉjo plusendis la jenan leteron por dividi kun ni. Li originale verkis ĝin por sam-NASKano Kristen McCartney, kiu studis en Norda Karolino kun d-ro Houpe. –Red.

NASK-anoj 2008 ni ambaŭ estas. Dum NASK 2005 Don kaj mi iĝis parencaj.

Mi konfesas, ke mi ne certis antaŭ ol vin mi renkontis pri la prononco de la familia nomo de tiu ĉi grande humila, komfortige afabla homo, ĉiam profunde ŝatata, tutanime amata en mensoj, koroj, sentas mi, niaj.

Dum iu granda festo vi ĝisdatigis min pri la ratoj hejmbestaj, tiel amataj de Don, dek ses entute(!)

Don kaj mi intimiĝis manĝante kune, ronde, ofte kun klasano Vilĉjo (nuna direktoro de la C.O.). Kiam venis tre varmaj vermontaj tagoj, Don kaj mi, kun instruisto nia, Paŭlo, trovis etan, rondan tablon en la ombro de la manĝejo. Ĉi tieajn iliajn konversaciajn mirindaĵojn tutanime mi ĝuis.

Antaŭ vi, Kristen, kaj mi renkontis unu la alian, sciis mi, ke Don, krom la zamenhofa lingvo, ĝue instruas nur la rusan – modesta homo!

Ja sciigis min Don, ke el via gimnazia biblioteko ĉio esperanta estas pruntebla pere de iu ajn publika biblioteko!

Mi skribu pri amo kaj zorgo.

Ofte parolis zorge Don pri sia rato amata, kiu restis hejme kuŝanta en ĉemizo komfortige odoranta de sia amanto. Sentis Don, ke ĝi sopiras lin.

Mi rakontu, ke unu monaton post tiu NASK telefonis al mi Don! Sciigis li min, ke unue li telefonis al alia klasano nia, Filipo, nia tiam nova prezidanto, kaj poste al mi.

Imagu!

Ni bele parolis dum du dekoj da minutoj. Memoras mi, ke ni interkonsentis ke ni preferas la nomon Don pli ol la konatan – mi menciu, ke gajnis Don unuan premion ĉe Belartaj Konkursoj de UEA por sia profesie produktita konkursaĵo en la branĉo Filmo, titolita – D-ro Ratamanto.

Kiam mi ekkomprenis, ke vi estas studinto de Don, d-ro Houpe, mi ankaŭ ekkomprenis tiel kompetentan, trankvilan, afablan lingvan elegantecon vian.