Presita el Usona Esperantisto № 2008:6

Forpasis Ralph Lewin

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-22

La 30-an de Novembro forpasis Ralph Lewin en La-Jolla, Kalifornio pro kancero de ezofago. Li estis 87-jaraĝa.

Konata kiel “la patro de la genetiko de verdaj algoj”, d-ro Lewin estis sciencisto, profesoro, poeto kaj UEA-delegito por La-Jolla.

Li laboris 48 jarojn ĉe la instituto de oceanologio Scripps ĉe la Universitato de Kalifornio ĉe San-Diego, kaj li estis ĉefa aŭtoritatulo en pluraj fakoj de mar-biologio. Li estis aktiva scienca esploristo kiu prelegis tra kaj Usono kaj la mondo. Li helpis organizi kaj instrui kursojn pri mar-mikrobiologio kaj algo por UNESKO en Finnlando, Singapuro kaj Ĉinujo. Li verkis pli ol 250 sciencajn artikolojn, kaj li estis konata pro siaj poemoj.

Laŭ informo de d-ro D. K. Jordan, “ĝis la lastaj horoj li restis lerta kaj sendolora, kvankam debilega. Je la peto kaj de li kaj de lia edzino Lanna, oni ne planas funebran ceremonion. Kondolencajn esprimojn oni sendu al d-ino Lanna Cheng Lewin, 8481 Paseo del Ocaso, La Jolla, CA 92037-3024.”