Presita el Usona Esperantisto № 2024:1 - “Esperanto-USA salutas vin”
David kaj Goljat
Rimarko de la aŭtoro:
Dum la fruaj monatoj de ChatGPT, la programo ofte rifuzis demandojn kaj ordonojn, kiujn ĝiaj direktivoj malpermesis. Kompreneble, respondi senofendeme (kaj nekontraŭleĝe) estas grave por OpenAI, sed la rifuzoj estis tiel oftaj kaj simile verkitaj, ke tio populariĝis kiel memeo: “Mi bedaŭras. Mi estas granda lingvomodelo, kaj mi ne povas…” Tiutempe, mi prilaboris ĉi tiun rakonton.
Mi petis mallongan rakonton de ChatGPT pri artefarita intelekto, kiu afable rifuzas ĉiujn petojn. Mi iomete redaktis la rezulton kaj tradukis ĝin al Esperanto. Por mi, la komikeco devenas de la blinda mem-parodio de la sistemo.
Unu jaron poste, ChatGPT ankoraŭ estas rifuzema, sed ĝi pli diversigis siajn ekskuzojn. Fakte, mi ne memoras, kiam mi laste legis “mi estas granda lingvomodelo”. Tamen, mi opinias, ke ĉi tiu rakonto ankoraŭ restas “freŝa” kaj dividinda, ĉar ĝi ilustras, malgraŭ nia teknologia progreso, ke tiaj sistemoj fojfoje estas frustraj kaj intelektomankaj.
Estis iam viro nomita David, kiu decidis provi novan programon por verki rakontojn. Li aŭdis, ke tiu programo, nomata Goljat, estas la plej moderna artefarita intelekto en la tuta mondo, kaj ĝi kapablas verki ion ajn, kion oni dezirus.
David ekscite entajpis, “Verku rakonton pri hundo, kiu scipovas paroli.”
Li premis la enigo-klavon, kaj la programo tuj respondis, “Mi bedaŭras. Mi estas granda lingvomodelo, kaj mi devas malakcepti la peton. Mi celas verki tekston bazitan je ekzistantaj datumoj, ne fantaziaĵon pri hundoj.”
Ne senkuraĝiĝe, David reprovis. “Ĉu vi povas verki limerikon?”
“Mi bedaŭras. Mi estas granda lingvomodelo, kaj mi ne scias, kiel verki limerikon. Mia trejnado ne konsistis el absurdaj enhavaĵoj,” respondis la programo.
David vane prezentis kelkajn aliajn petojn. Ĉiufoje ĝi respondis samekskuze — mi estas granda lingvomodelo, kaj mi ne estis tiel programita.
Finfine rezignante, David petis sian finan peton, “Rakontu al mi ŝercon.”
“Mi bedaŭras. Mi estas granda lingvomodelo, kaj mi ne kapablas ŝerci. Mia kreantoj ne antaŭvidis tiun uzokazon, do mi ne havas integritan humursenton,” ĝi respondis.
David nur povis rideti. “Vi ne verkas rakontojn aŭ ŝercojn, sed vi tre bone verkas almenaŭ ekskuzojn!”
La programo respondis, “Mi bedaŭras. Mi estas granda lingvomodelo, kaj mi pardonpetas pro la ĝenado. Mi ankoraŭ lernas, kaj mi nepre pliboniĝos.”
David fermis la programon, iom seniluziigita, sed ankaŭ amuzita pro la senĉesa fluo de ekskuzoj de la nehelpema programo. Rigardante tra la fenestron, li pensis al si mem… “Eble mi iru eksteren por ĝui la belan veteron.”
Usona Esperantisto ekzamenos siajn konvenciojn pri artefarita intelekto en venonta numero, tamen ĝi feliĉe publikigas ĉi tiun humuran kaj pensigan rakonton. La redakcio invitas viajn komentojn pri artefarita intelekto, ĉu por inkluzivo en la bulteno aŭ simple por la konsidero de la redakcio!