Presita el Usona Esperantisto № 2023:3 (maj–jun)

Malaperis la llanopriloj

Lasta ĝisdatigo: 2023-07-14

Por nia mikronovelo-rubriko ni petas rakontojn de precize 100 vortoj – nek pli, nek malpli. Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero!

[figure]

Antaŭ multaj jaroj, kiam mi estis juna, llanopriloj vivis en nia regiono. Oni renkontis ilin en la ĝardenoj, kampoj kaj arbaroj. Ili ne estis danĝeraj, kaj foje alproksimiĝis por tuŝo aŭ kareso.

Sed venis tempo kiam okazis sport-ĉasado (tiel ŝajnis al mi), kaj iom post iom la llanopriloj estis mortigitaj. Mi neniam forgesos la kriojn kaj ĝemojn. Iun tagon mi trovis la korpon de juna llanoprilo kiu foje vizitis min en la ĝardeno.

Nun ili ne plu ekzistas ĉi tie. Nur restas ni, la sciuroj, kunikloj, birdoj, kaj sovaĝiĝintaj katoj kaj hundoj. Mi forte sentas la perdon de la dupieduloj.