Presita el Usona Esperantisto № 2023:3 (maj–jun)

La Morto

Lasta ĝisdatigo: 2023-07-12

Por nia mikronovelo-rubriko ni petas rakontojn de precize 100 vortoj – nek pli, nek malpli. Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero!

[figure]

La Morto persekutas ŝin. Ŝi vidis lin unuafoje antaŭ semajno, ĉe entombigo, kaj ekde tiam multfoje. Nun li staras transstrate, ekster ŝia loĝdomo, kvazaŭ gardante la aliron.

Teruro frapas ŝian koron, sed ŝi decidas provi ŝteliri preter lin por eniri la konstruaĵon. Endome, eble ŝi estos sekura.

Rigardante lin okulangule, ŝi paŝas de la trotuaro en la straton, kaj aŭtobuso numero 2 tuj trafas ŝin, mortige.

Transstrate, la palvizaĝa maldikulo fortiras dekape kapuĉon de nigra pluvmantelo. “Mil diabloj!” li diras. “Ne denove.” Jam tri fojojn ĉi-monate li vidis iun tiamaniere paŝi en trafikon. Vere, li pensas, persekutas min la Morto!