Presita el Usona Esperantisto № 2023:3 (maj–jun)

Herooj ne ĉiam portas mantelon

Lasta ĝisdatigo: 2023-07-10

Por nia mikronovelo-rubriko ni petas rakontojn de precize 100 vortoj – nek pli, nek malpli. Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero!

[figure]

Li staras apud ekspozicio de viro-ĉemizoj atendante, ke la vendisto atentu lin. “Kiel malfacile povas esti rimarki min?” li scivolas. Ĝuste tiam, iu rimarkas.

“Panjo, rigardu! Jen Arnold Schwarzenegger!”

Li ĝemas mallaŭte kaj turniĝas al la parolanto. “Mi revenos,” li diras, kun la aŭstra parolmaniero konvena en tiaj okazoj.

La erara misidentigado iom ĉagrenas lin, kiel kutime. Ĉu neniu rekonas lin? Sed kiel kolera oni povas esti kontraŭ knabeto portanta – li hazarde konstatas per X-radi-vidado – kalsonon ornamitan per bildoj de dinosaŭroj?

Ridetante, li returniĝas al la vendisto, kiu finfine pretas helpi.

“Ĉu vi havas mantelojn?” li demandas. “Mi bezonas ruĝan.”