Presita el Usona Esperantisto № 2023:3 (maj–jun)

Tradukintoj tiel elastaj kiel lumbrikoj post pluvo

Lasta ĝisdatigo: 2023-07-05

La rubriko traduku! prezentas al vi diversajn tradukdefiojn. En paraj numeroj aperas tekstoj en Esperanto por enangligi; en neparaj, tekstoj en la angla por elangligi. Leginte viajn respondojn, ni prezentos resumon de la diversaj proponoj kune kun niaj reagoj kaj komentoj.

[figure]
La romano The Handmaid’s Tale unue aperis en 1985. Oni poste adaptis ĝin al filmo (1990), opero (2000), kaj televidserio (daŭranta ekde 2017).

En ĉi tiu numero ni revizitas tradukdefion el la malutopia romano The Handmaid’s Tale (“La rakonto de la servistino”) de kanada verkisto Margaret Atwood. En la fikcia estonteco de ŝia romano, puĉo renversis la usonan registaron, kaj severa patriarka teokratio regas la landon. Cetere pro naturmedia krizo nur malmultaj virinoj restas naskipovaj, kaj la nova reĝimo devigas al ili – la titoldonantaj “servistinoj” – kontraŭvole naski bebojn por potencaj viroj kaj iliaj malfekundaj edzinoj.

La rakonto sekvas la spertojn de la ĉefrolulo Offred, unu el la servistinoj, prezentante la mondon de ŝia vidpunkto. En ŝiaj priskriboj de la nova socio oni trovas metaforojn pri sekso, subpremo, kaj klasdividoj. Atwood provas imiti la stilon de la homa pensofluo, kaj tial ŝia rakontado sinuas tra longaj ĉenoj de subfrazoj, ofte paralelismaj kaj foje eĉ nekompletaj.

Rimarkindaj vortoj kaj frazoj

  • divides the lawn like a hair parting — Por esprimi la dupartigon de hararo pro diskombado, oni proponis: hardislimo; dislimo de hararo; hardisigo; hardivid(ad)o; kaj harapartiga linio. Ĉiuj sufiĉe klaraj, sed dislimi estas aparte alloga pro ĝia zamenhofeco: en PIV troviĝas la ekzemplo “dislimi la harojnZ”.

    Interese, ĉiuj tradukintoj elektis apartajn radikojn por divides and parting, ekzemple: dividas la gazonon kiel dislimo de hararo. Tute en ordo, sed eble simpligo indas: dislimas la gazonon kiel hararon.

  • Here and there are worms — Here and there estas kutima anglalingva esprimo sen definitiva ekvivalento en Esperanto. Inter la proponoj estis: kelkloke; jen kaj jen; tie kaj tie; kaj dise. Ĉiuj en ordo, sed mi preferas esprimon ofte uzatan de William Auld: ie-tie.

  • Here and there are worms — Ĉiuj elektis vermoj, ne malĝuste. Sed en la angla, worm estas rekta sinonimo por earthworm, dum vermo en Esperanto kutime havas sencon pli vastan. Do eble pli taŭgas la pli specifaj tervermojlumbrikoj.

  • the fertility of the soil — Preskaŭ ĉiuj elektis grundo, kiu ja bone taŭgas, sed plej plaĉas al mi la pli specifa humo, kiun proponis DH.

  • (worms) caught by the sun — Multaj elektis kaptitaj. PL proponis la elvokivan surprizitaj. Kaj BA trafe proponis trafita.

  • flexible and pink, like lips — Por flexible oni proponis fleksebla, fleksa, supla, kaj mola. Aliaj ebloj: elasta, fleksiĝema. Por pink oni redonis rozkoloraj kaj ruĝeta. Alia eblo: roza.

  • In the driveway — Jen alia afero sen unusola ekvivalento en Esperanto. La proponoj de niaj tradukintoj estis do nesurprize diversaj: veturejo al la remizo; enveturejo; aldoma vojo; alirvojo. Alia eblo, el la Wells-vortaro: alirejo. Ĉiuj ŝajnas en ordo al mi, almenaŭ unuavide. Sed PIV enhavas strange specifan difinon por enveturejo, kiu ne vere konformas al la ĉi-kaze celita ideo: “Pordo, tra kiu la veturiloj povas enveturi en la korton.”

  • one of the Guardians — Preskaŭ ĉiuj redonis Gardistoj, sed JJ proponis Kuratoroj, kiu estas aparte interesa. Laŭ PIV, la vorto priskribas homon jure nomitan por zorgi pri persono sen rajtoj – kaj Offred, kiel servistino, ja estas tia persono.

    Sed li ne zorgas nur pri Offred. Efektive Guardian estas pseŭdo-soldato, kiu gardas potencan viron kaj faras por li diversajn taskojn, ofte banalajn – kiel polurado de lia aŭtomobilo, ekzemple. Do en tiu kunteksto, kiu venas nur per kono de la tuta romano, bedaŭrinde, Gardisto ŝajnas pli taŭga.

    Kaj jen ekzemplo de fundamenta difekto en niaj mallongaj tradukdefioj: ideale, tradukanto bezonas kuntekston multe pli vastan ol tio, kion mallonga fragmento povas liveri!

  • assigned to our household — Pluraj elektis asignita, kiu eble estas en ordo. La anglalingva assign estas vastasenca vorto, uzata por kaj homoj kaj rimedoj, sed en Esperanto, asigni kutime rilatas nur al la lasta. (Aliflanke, oni certe povas pensi pri homo kiel nura rimedo.)

    Alternative, BA proponis la klaran komisiita deĵori, kiu ŝajnas tute bona. DH elektis postenigita, kiu koncize esprimas similan ideon kaj donas konvene soldatecan nuancon.

  • assigned to our household — Pluraj redonis la vorton domanaro, kiu ja estas unu valida traduko. Sed domanaro nomas loĝantojn, dum household estas iom pli vasta. Laŭ la vortaro New Oxford American, ĝi efektive prezentas domon kaj ĝiajn loĝantojn kune kiel unuon. Ĉu tia harfenda distingo vere gravas? Eble ne, sed PL kaj BA ŝajne provis kapti la originalan ideon per nia domo kaj ĉe ni, respektive.

  • [The car] is long and sleek — Sleek estas plursignifa vorto, kaj la proponoj spegulis tion: glata, glacea, polurita, kaj eble plej taŭge, eleganta. Tiel la vortaro Merriam-Webster efektive difinas sleek en rilato al aŭtoj: “having trim, graceful lines”.

  • He has a cigarette stuck in the corner of his mouth — Diversmaniere la tradukintoj esprimis tiun ideon. Kelkaj redonis la anglalingvan frazstrukturon laŭvorte: Li havas cigaredon (ŝovitan en / pikita en / alkroĉitan al) la buŝangulo. Kaj kelkaj elektis aliajn verbojn kaj rearanĝis la frazon: Li tenas cigaredon ĉe la flanko de la buŝo; Cigaredo elstaras de la angulo de la buŝo.

    DH tre koncize proponis: Cigaredo fiksitas enbuŝangule. Bedaŭrinde la itas-verbformo (mallongigo de estas X-ita) estas nekutima, kaj pro tio mi hezitus uzi ĝin. Tamen la pli longa formo de la proponita solvo ŝajnas al mi tre taŭga: Cigaredo estas fiksita ĉe lia buŝanĝulo.

  • he hasn’t been issued a woman — Kiel jam dirite, asigni kutime ne rilatas al homoj, sed Atwood elektis intence senhoman verbon por montri la senpovecon de virinoj en tiu malutopio. Pro tio, verŝajne, pluraj el niaj tradukintoj preferis asignis. Aliaj proponoj estis (dis)donis kaj disponigis.

  • he doesn’t rate — ne estis inda; ne rangas; ne estas estimata; ne gravas; merito mankas al li; ne posedas la postulatajn kondiĉojn. Aliaj ebloj: senprestiĝa, senmerita (En la Dua Libro, Zamenhof diris: “[M]i estas tute senmerita kaj ne konata en la mondo.”)

  • he acts as if he doesn’t know this, or care — Pluraj el la tradukintoj redonis la frazon pli-malpli laŭvorte kun du verboj, ekzemple: li agas kvazaŭ li ne scias tion, aŭ ne zorgas. Alia eblo, malpli preciza sed pli glata: li ŝajnas senscia pri tio, aŭ indiferenta.

  • he’s not servile enough — La proponoj estis: servema, servila, servanteca, sklaveca, kaj lakea. Alia eblo: servuta.

  • black market — Kelkaj helpe klarigis la idiomaĵon, redonante kaŝkomerco kaj neleĝa komercado. Sed nigra merkato estas konata esprimo en Esperanto: PIV mencias ĝin en la kvina difino de nigr/a.

  • Smells fishy, as they used to say; or I smell a rat — Kontraste, jen du metaforoj ne bone konataj en Esperanto. Cetere, frazo iom poste denove aludas al ambaŭ, do ne eblas facile anstataŭigi ilin. Niaj tradukintoj do elektis redoni ilin laŭvorte. Kelkaj tamen enkondukis per klarigo, kiel ekzemple en la propono de BA: Mi sentas ke io ne estas en ordo. Mi pensas pri malnova esprimo, “flari fiŝ-odoron” …

  • I think of how he might smell … tanned skin filmed with smoke — Estas malfacile elekti inter la diversaj proponoj pri la fumodoro. Evidente Offred trovas la viron alloga kaj dezirinda, do mi iom hezitas pri sorbigita de fumo, kiu ŝajne implicas odoron tro fortan por esti frandinda. Ankaŭ kovrita per fumo estas en ordo, kvankam la verbo impresas iom seke, dum la originala filmed ŝajnas sensama, eĉ volupta. Tuŝetita de fumo (BS) eble redonas iom de originala impreso. Alia eblo tia: fumtuŝita.

  • I sigh, inhaling. — La ideo ŝajnas sufiĉe memevidenta: Offred enspiras, imagante la aromon, kaj poste ŝi suspiras pro bedaŭro. Tamen la gramatika samtempeco de la du agoj prezentas paradokson se ni tradukas la frazon tro laŭvorte, ĉar per sigh oni ne enspiras, sed elspiras. Same en Esperanto: suspiro estas nepre elspira fenomeno.

    PL evitis la kaptilon per simpla ellaso de la enspirado: Mi suspiras pro la nura imagado. Bone. Sed la imagita flarado estas elvoka, kaj tial eble konservinda.

    Kelkaj tradukis laŭvorte, konservante kaj la enspiron kaj la paradokson: Mi suspiras, enspirante. (Kaj kelkaj proponis inhal/i, sed atentu: tiu radiko estas falsa amiko, kiu redonas nur la porkuracan signifon de inhale. Ekzemple: “La astmulo baraktis enspiri, do li prenis inhalilon el la poŝo kaj haste inhalis du dozojn da medikamento.”)

    Ĉu ni interpretu la originalon kiel implican sinsekvon? Do: (After) inhaling, I sigh? BA priskribis la du agojn per simplaj verbformoj sen participo: Mi suspiras, kaj enspiras. Ankaŭ mi preferas imagi, ke unu ago sekvas la alian, sed en inversa ordo, do ekzemple: Enspirinte, mi suspiras aŭ simile.

La sinteza traduko

Jen la kutima provo konstrui solvon uzante la diversajn proponojn de niaj tradukintoj (kun ankaŭ kelkaj arbitraj aldonoj). Kiel ĉiam, ne temas pri definitiva solvo – ĉar tiaj solvoj ne ekzistas en tradukado! – sed pri elektoj laŭ propra gusto.

Por tiuj, kiuj volas vidi ĉiujn proponojn kaj kompari ilin detale, jen paralela prezento.

Mi piediras laŭ la gruza pado, kiu dislimas la malantaŭan gazonon bonorde, kiel hararon. Pluvis pasintnokte; la herbo ambaŭflanke estas malseketa, la aero humida. Ie-tie kuŝas lumbrikoj, atestaĵoj pri la fekundeco de la humo, trafitaj de la suno, duonmortintaj, molaj kaj rozaj kiel lipoj.

Mi malfermas la blankan pordon en la palisaro kaj pluiras, preter la gazonoj antaŭ la domo, al la pordo en la antaŭa barilo. Sur la aldoma vojeto, unu el la Gardantoj postenigitaj al ni lavas la aŭton.

Ĝi estas multekosta aŭto, Kirlovento; pli bona ol la Ĉaro, multe pli bona ol la dika, praktika Behemoto. Kompreneble ĝi estas nigra, la koloro de prestiĝo aŭ ĉerkveturilo, kaj longa kaj eleganta. La ŝoforo elpoluras ĝin per ŝamo, ameme. Almenaŭ tio ne ŝanĝiĝis: la maniero, laŭ kiu viroj karesas bonajn aŭtojn.

Li portas uniformon de la Gardantoj, sed la ĉapo kliniĝas gaje, kaj la manikoj estas falditaj ĝis la kubutoj. Videblas liaj antaŭbrakoj, sunbrunigitaj sed punktitaj de malhelaj haroj. De lia buŝangulo pendas cigaredo, montrante ke ankaŭ li havas ion por interŝanĝi en la nigra merkato.

Li loĝas ĉi tie en la domo, super la remizo. Malaltrangulo: oni ankoraŭ ne asignis al li virinon, eĉ ne unu. Li estas senmerita pro ia difekto, iu manko de influaj konatoj. Tamen li ŝajnas senscia pri tio, aŭ indiferenta. Li estas tro senĝena, ne sufiĉe servuta. Eble pro stulteco, sed mi pensas ke ne. Fetoras fiŝe, kiel oni kutimis iam diri pri afero suspektinda; aŭ, “Mi flaras raton.” Netaŭgeco kiel odoro. Malgraŭvole mi provas imagi, kiel li odoras. Ne je fiŝo aŭ putra rato, sed je brunigita haŭto, iom ŝvita pro la suno, fumtuŝita. Enflarinte, mi suspiras.


La nova defio

Por resti ĉe la temo de popularaj rakontoj el la 20-a jarcento ĵus adaptitaj al televido, mi proponas la jenan el la sciencfikcia (kaj historia) romano Kindred de Octavia E. Butler. Unue aperinte en 1979, ĝi prezentas rakonton de nigra virino el Kalifornio en 1976 subite kaj senvole transportita al plantejo en 19-a-jarcenta Marilando – kaj reen, plurfoje. Kerna temo de la rakonto estas sklaveco, ĉar en tiu marilanda plantejo ŝi renkontas du el siaj pragepatroj: sklavigitan nigrulinon, kaj la blankulon, kiu posedas ŝin.

La jena fragmento venas el ĉapitro titolita The Fall, kaj priskribas la vivon de la ĉefrolulo en 1976:

I was working out of a casual labor agency—we regulars called it a slave market. Actually, it was just the opposite of slavery. The people who ran it couldn’t have cared less whether or not you showed up to do the work they offered. They always had more job hunters than jobs anyway. If you wanted them to think about using you, you went to their office around six in the morning, signed in, and sat down to wait. Waiting with you were winos trying to work themselves into a few more bottles, poor women with children trying to supplement their welfare checks, kids trying to get a first job, older people who’d lost one job too many, and usually a poor crazy old street lady who talked to herself constantly and who wasn’t going to be hired no matter what because she only wore one shoe.

You sat and sat until the dispatcher either sent you out on a job or sent you home. Home meant no money. Put another potato in the oven. Or in desperation, sell some blood at one of the store fronts down the street from the agency. I had only done that once.

Getting sent out meant the minimum wage—minus Uncle Sam’s share—for as many hours as you were needed. You swept floors, stuffed envelopes, took inventory, washed dishes, sorted potato chips (really!), cleaned toilets, marked prices on merchandise … you did whatever you were sent out to do. It was nearly always mindless work, and as far as most employers were concerned, it was done by mindless people. Nonpeople rented for a few hours, a few days, a few weeks. It didn’t matter.

La redakcio (trovu ĝian adreson en la kolofono) akceptos vian proponon ĝis la 15-a de Septembro. Ne necesas sendi plenan tradukon, se vi ne kapablas aŭ ne volas. Sed ĉiuokaze bonvolu sendi nur unu proponon, ne plurajn diversajn provojn. Sukceson!