Presita el Usona Esperantisto № 2023:3 (maj–jun)
… sed preskaŭ ĉiam
Por nia mikronovelo-rubriko ni petas rakontojn de precize 100 vortoj – nek pli, nek malpli. Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero!
[La suba rakonto estas daŭrigo de Herooj ne ĉiam portas mantelon.]
De apuda vendotablo, viro rigardis la aferon. Li pensis: “Kompatinda Superhomo. Eĉ sen okulvitroj, neniu plu rekonas lin. Oni ja ankoraŭ rekonas min … sed pro mia kaŝrolo kiel okulisto, mi povas min kaŝi senokulvitre.”
Li senkonscie prenis siajn tromp-okulvitrojn el veŝtopoŝo, poluris ilin, kaj surmetis ilin por kontroli la rezulton.
“Panjo, rigardu! Estas li! Jen!” Alia bubo.
“Ĉu Superhomo?”
“Ne, LI! Doktoro Esp–”
Ludoviko rapide demetis la okulvitrojn. La knabo perpleksiĝis. “Mi ĵuras, Panjo, li estis ĝuste tie! Malantaŭ tiu oldulo. Mi vidis li!”
Ĝentilhomo ĉiam, Ludoviko eliris kun sia verda mantelo en sako, dirinte nenion pri la forgesita akuzativo.