Presita el Usona Esperantisto № 2023:3 (maj–jun)
La vendota dometo
Por nia mikronovelo-rubriko ni petas rakontojn de precize 100 vortoj – nek pli, nek malpli. Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero!
Sidante surportike kun sia edzino, Vilĉjo mansalutas preterpromenanton.
“Kiu estas tiu?” ŝi demandas.
“Mi forgesis mencii! Li kaj lia edzino estas niaj novaj najbaroj.” Li esprime levas la brovojn.
“Interese,” ŝi diras, sciplene kapklinante.
Ili ofte parolas pri la temo. La apuda dometo estas ideala unua hejmo por junaj geedzoj, sed jam delonge, ĉiu paro tie enloĝiĝinta eksedziĝas ene de jaro. Ĝi estas kiel komerca loko, kie firmaoj neniam sukcesas. Eble la domo estas malbenita.
“Li revenas,” ŝi flustras.
Vilĉjo, kiu ĉiam emas esti amika, ekkrias, “Mi vidis vian edzinon enurbe hieraŭ nokte! Ĉu li estis via frato, ŝia kunulo?”