Presita el Usona Esperantisto № 2023:1 (jan–feb)

La malbonulo?

Lasta ĝisdatigo: 2023-03-13

Por nia mikronovelo-rubriko ni petas rakontojn de precize 100 vortoj – nek pli, nek malpli. Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero!

[figure]

Tetrinkante la sekvantan matenon, ŝi maltrankviliĝas. Ĉu ŝi estas malbonulo?

Ŝi zorge konsideras la demandon, rigardante la paserojn flirtantajn eksterfenestre, kaj findecidas: Ne. Ŝi ja kondutis neoptimume, kaj malbonaĵoj okazis, sed erari estas home, ĉu ne? Oni ne ĉagreniĝu tro pri la pasinteco. Cetere, kio okazis ŝajnas nun kiel sonĝo, kvazaŭ iu alia faris tion, ne ŝi. Tamen, unu detalo de la hieraŭaj okazaĵoj ja ĝenas ŝin.

Kion signifas, ŝi scivolas, ke antaŭ ol ekfosi, ŝi zorge skrapis en la kela argilo vicon de ses rektanguloj, ĉiu unu oble du metrojn – kvankam ŝi bezonis enterigi nur unu kadavron? Hm. Pripensinde.