Presita el Usona Esperantisto № 2023:1 (jan–feb)

La dancantoj

Lasta ĝisdatigo: 2023-03-07

Por nia mikronovelo-rubriko ni petas rakontojn de precize 100 vortoj – nek pli, nek malpli. Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero!

[figure]

Multaj homoj ĉeestas la subĉielan koncerton por ĝui bonajn muzikon kaj veteron. Dum la kantisto kantas faman kanton – “Mi nur estas danda leon’ …” – kelkaj ĉeestantoj disiĝas por fari spacon: ekdancis juna virino kun maljunulo portanta bastonon. Ili lerte kundancas, memklare ekzercinte sin pri la paŝoj. La vigla maljunulo uzas la bastonon klakdancante, kaj lia kundancanino (ĉu nepino?) elegante piruetas. Kiam la kanto finiĝas, ĉiuj aplaŭdas – la kanton kaj la dancon. La maljunulo kliniĝas al sia partnero, ŝi riverencas lin, kaj ili disiĝas, li al siaj amikoj kaj ŝi al siaj, estante fremduloj kiuj kune dancis nur mallonge sub la suno.