Presita el Usona Esperantisto № 2023:1 (jan–feb)

La libroklubanino

Lasta ĝisdatigo: 2023-03-13

Por nia mikronovelo-rubriko ni petas rakontojn de precize 100 vortoj – nek pli, nek malpli. Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero!

[figure]

Ŝi tagmanĝas sola, romanon enmane, kaŝaŭskultante la konversaciojn de aliaj manĝantoj. Tablopleno da libroklubaninoj babiladas apude — iomete pri libroj (“Mi sekrete amegas amromanojn!”), sed plejparte ne: pri familianoj, aĉetoj, ĉagrenoj.

Ŝi ne ŝatas ilin, ŝi ekkomprenas, kaj daŭre aŭskultas, pripensante kialon. Ili ŝajnas sufiĉe senkulpaj. … Tamen ili ja parolas iomete tro laŭte, ridas iomete false. Kaj ili vere ne ŝajnas interesiĝi multe pri libroj, ĉu amromanoj aŭ ne.

Eble mi scivolus pri libroklubo, ŝi pensas, sed ne klubo kun tiaj anoj!

Decidiĝinte, ŝi ensakigas sian libron, surtabligas monbiletojn, kaj forlasas la restoracion. Eble ĉe la apuda manĝejo renkontiĝas libroklubo kaŝaŭskultinda.