Presita el Usona Esperantisto № 2023:1 (jan–feb)

Kabei aŭ ne kabei

Lasta ĝisdatigo: 2023-03-14

Por nia mikronovelo-rubriko ni petas rakontojn de precize 100 vortoj – nek pli, nek malpli. Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero!

[figure]

Hodiaŭ mi provis denove. Ne estis pli facile. Ankoraŭfoje miaj duboj kreskas. Ĉu estas tempo konsideri miajn eblojn?

Komence, ĉio estis nova kaj ekscita. Jes, estis fojaj luktoj, sed mi estis certa pri mia decido iri laŭ ĉi tiu vojo. Nun kiam sonĝoj velkis, estas pli kaj pli malfacile antaŭvidi la idealan estontecon. Ĉu estas tempo ŝanĝi direkton?

Je ĉi tiu punkto mi multe investis, esperante, ke ĝi estos realigebla. Se ĝi subite finiĝus, estus truo en mia vivo, kaj tiom da feliĉo mankus. Mi ne volas postlasi ĉion, sed mi ankaŭ timas daŭre iri antaŭen. Ĉu estas tempo kabei?