Presita el Usona Esperantisto № 2022:6 (nov–dec)

Laborvesto

Lasta ĝisdatigo: 2023-01-14

Mikronoveloj estas ege koncizaj rakontoj, ofte malpli ol 300 vortojn longaj. Por nia mikronovelo-rubriko ni aldonas kroman defion: rakontoj devas esti precize 100 vortojn longaj – nek pli, nek malpli. Ĉu vi emas verki tiel? Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero!

[figure]

“Ĉu vi ŝatas mian novan kostumon?”

“Nu … ĝi bone sidas al vi.”

“Sed?”

“Sed ĝenas min, kion vi faras.”

“Mi devas! Vi scias tion. Tiel mi perlaboras la ĉiutagan manĝon.”

“Mi scias. Nur ŝajnas maldece …”

“Deco estas luksaĵo por la dikaj kaj sataj. Mi malsatas.”

Disputante ili hurlas, sed nekolere. Ofte ili esprimis la samajn opiniojn, sed vere ne ekzistas solvo: Se oni bezonas manĝi, oni faras farendaĵon, ĉu decan aŭ ne.

Ŝi plistreĉas la ŝnurojn, kiuj fiksas la felon ĉirkaŭ lia harplena kolo, kaj li eliras. Li jam povas aŭdi blekadon: La ŝafoj estas proksime, kaj la lupo malsatas.