Presita el Usona Esperantisto № 2022:6 (nov–dec)

Franca cepo-supo

Lasta ĝisdatigo: 2023-01-14

Mikronoveloj estas ege koncizaj rakontoj, ofte malpli ol 300 vortojn longaj. Por nia mikronovelo-rubriko ni aldonas kroman defion: rakontoj devas esti precize 100 vortojn longaj – nek pli, nek malpli. Ĉu vi emas verki tiel? Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero!

[figure]

Mi ne aŭdis alarmon, sed, rigardante supren de mia tagmanĝo, mi vidas tra la kafeja fenestro fulmantajn lumojn kaj kreskantan gapularon. Korpo kuŝas surstrate. Ne klaras al mi ĉu temas pri vivulo aŭ kadavro. Ĉirkaŭe svarmas diversaj sukuristoj, farante farendaĵojn. Du homoj tiras brankardon el ambulanco. Viro promenigante hundon apude ekrigardas la scenon kaj tiras la obstinan beston de ĝia celita arbotrunko: Ne decas urini tiel proksime al tragedio.

Ankaŭ mi estas proksima al la malfeliĉaĵo, sed tamen sufiĉe for: Ne maldecas, ke mi daŭrigas kiel kutime. Denove mi atentas mian manĝon. La Franca cepo-supo ĉi tie vere estas bongusta.