Presita el Usona Esperantisto № 2022:5 (sep–okt)

Finfine flugas la fenikso

Lasta ĝisdatigo: 2022-11-09

Hoss estas Redaktoro por E-USA kaj ankaŭ unu el ĝiaj Direktoroj. Kontaktu lin ĉe hoss ĉe lodestone punkto org.

[figure]

Post longaj paŭzoj kaj multaj obstakloj, la dua eldono de Peter Jameson’s Secret Language estas nun finfine havebla.

Oni povas elŝuti la bitan formon senpage ĉe nia retbutiko, kie ĝi troviĝas en kaj PDF- kaj ePub-dosierformoj. La sama bitlibro aĉeteblas ankaŭ ĉe anglalingvaj retbutikoj (ekz. Amazon, Barnes & Noble, Apple Books) kontraŭ la plej malalta prezo permesata, $0.99.

La papera formo estas havebla ĉe Amazon, B&N, Bookshop.org, kaj aliaj vendejoj. Ankaŭ tiukaze la prezo estas la minimumo postulata de la vendejoj, proksimume $4.

Mi kore dankas al la multaj provlegantoj, inkluzive de Anna Bennett, Sheila Devlin, Ruth Kevess-Cohen, Creede Lambard, William Patterson, Benson Smith, kaj Gregory Wasson. Kun la editorado helpis Rafa Nogueras, kaj Debra Hamel meritas apartan dankegon pro ŝia vere herakla editora laboro.

Por tiuj, kiuj ne jam konas la libron: Peter Jameson’s Secret Language estas ĉarma, anglalingva rakonto de nia kara forpasinta membro Sylvan Zaft. En lia romano, unue eldonita en 1996, li priskribas la strebojn de fikcia, bazlerneja amikaro. Ili serĉas “sekretan” komunikilon, kiun nek instruistoj, nek malamikaj samlernejanoj povos kompreni. Finfine ili trovas specialan lingvon facile lerneblan, sed ne vaste konatan … Nu, ĉu vi povas diveni? Kiam ili komencas uzi tiun lingvon en la lernejo, tamen, la lernejestro kolere malpermesas ĝin, kaj la junuloj klopodas elturniĝi.

[figure]
Aperas nova eldono de Peter Jameson’s Secret Language.

Laŭdire la rakonto estas por infanoj, tamen ĝi klare celas ankaŭ plenkreskulojn. Prezentante atentokaptan intrigon, ĝi instruas multon pri la “sekreta lingvo” kaj ĝia historio. Tial la libro povas esti efika informilo, utila por disdonado al interesitoj ĉe klubkunvenoj aŭ lingvofoiroj. Aŭ, kiel proponis Chuck Mays en № 2021:4, oni povus eĉ lasi ekzemplerojn en senpagaj biblioteketoj (Little Free Libraries).

Efektive, ĝuste atendante ĝian uzon kiel informilon, ni aldonis apartan paĝon por reklamoj fine de la libro. En la supra duono aperas informo pri “sekreta retpaĝaro” ĉe E-USA, kaj la malsupro restas malplena por aldono de lokaj reklamoj – glumarko aŭ stampo pri via loka klubo, ekzemple.

Por helpi al kluboj kaj aktivuloj, ni nun ofertas paperajn ekzemplerojn rabatpreze al tiuj, kiuj volas aĉeti pli ol 20 samtempe. La kosto estos nur po unu dolaro. Do kontraŭ $40, ekzemple, oni ricevos 40 librojn – sen imposto aŭ sendokosto. Se vi volus utiligi la libron en via informado, bv. kontakti nin (ĉu Esperante, ĉu angle) ĉe <publishing ĉe esperanto-usa punkto org>.

Sekreta retpaĝaro por sekreta lingvo

Kun la tre afabla helpo de membro Creede Lambard ni faris akompanan retpaĝaron por la libro. Ĝi enhavas pli da informo pri la “sekreta lingvo”, respondas diversajn demandojn, kaj eĉ prezentas preseblan atestilon por infanoj, kiuj volas aliĝi al la “klubo” de Peter. Ligiloj al la retejo troviĝas ĉe la fino de la libro, en formo de tajpebla URL kaj komputile skanebla kodo.