Presita el Usona Esperantisto № 2022:5 (sep–okt)

Lastatempaj agadoj

Lasta ĝisdatigo: 2022-10-07

Charlotte estas Sekretario de E-USA. Oni povas kontakti ŝin ĉe liquidfireangel ĉe gmail punkto com.

[figure]

Plejparte, mia lastatempa agado en Esperantujo estas, ke mi penas iom pli bone organizi informadon por la estraro, kaj, ke mi partoprenas en la LKK, la Loka Kongresa Komitato. En mia estrara laboro, mi penas organizi nin iomete per Trello, mi memorigas estraranojn pri farendaj aferoj, kaj mi skribis dokumenton pri niaj fondusoj – kion ili faras, kaj kiel oni decidas pri elspezoj en ĉiu. Atendu tiun dokumenton ĉe nia retpaĝo. En mia laboro kun la LKK, ni renkontiĝas ĉiusemajne rete, kaj ni diskutas gravajn aferojn, inkluzive buĝeton, programaron, temon, kaj specialajn gastojn. Se vi iam ajn pensas, “ho, mi tiom volus partopreni la movadon plu, sed kiel?” Do, eble via urbo povus gastigi la postan Landan Kongreson, en 2024! Se vi tion volus, kontaktu min, aŭ la estraron. Pro la magio de Interreto, la LKK eĉ ne plu devas esti loka. Mi mem helpas pri la venonta kongreso en Raleigh, malgraŭ tio, ke mi estas en Teksaso. Ni povos helpi ankaŭ vin gastigi kongreson en via urbo!