Presita el Usona Esperantisto № 2022:5 (sep–okt)

Ĉiuj numeroj de Kontakto nun haveblaj rete

Lasta ĝisdatigo: 2022-11-12
[figure]

Post la disponigo de diversaj ciferecigitaj historiaj numeroj de la revuo Esperanto, ĉiuj historiaj numeroj de Kontakto, do ekde la jaro 1963, kaj aldone TEJO Tutmonde (1983–2010) estas nun senpage elŝuteblaj en la retejo de UEA.

Ĉi tiu donaco al la Esperanta komunumo ŝuldiĝas al la kunlaboro por ciferecigo de la historiaj numeroj fare de TEJO-volontuloj en la Centra Oficejo kaj de la laborgrupo, kiu nuntempe dediĉas sin al verkado de libro pri la historio de la esperantista junulara movado. Pri tiu projekto oni povos legi en Kontakto mem, aŭ spekti videon pri ĝi en la YouTube-kanalo de TEJO.

UEA alvokas la komunumon subteni tiujn laborojn per aliĝo al TEJO, ĉu kiel membro aŭ patrono, abono al la revuo (elektronika abono kostas ekde nur 6 EUR jare), aŭ donaco al la fondaĵoj Canuto kaj Junularo.