Usona Esperantisto № 2022:4 (jul–aŭg)

La lingvo de paco

Lasta ĝisdatigo: 2022-09-21
[figure]

Artikolo en № 2022:2 argumentis, ke daŭre ripeti mitojn pri Esperanto ne estas la plej bona maniero por reklami ĝin. Inter la mitoj listigitaj aperis la aserto, “Esperanto estas la lingvo de paco.” Mi kredas, ke tiu “mito” fakte estas vera.

Estas bone dokumentite, ke Zamenhof intencis, ke Esperanto estu rimedo por transponti kulturajn dividojn. En sia alparolo al la Unua Universala Kongreso de Esperanto en 1905, li diris:

Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj.

Zamenhof sciis, ke Esperanto ne subite kreos mondan pacon. Li daŭre kredis, tamen, ke neŭtrala lingvo por internacia komunikado povus havi pozitivan influon. En sia parolado al la Dua Universala Kongreso de Esperanto en 1906, li diris:

Ni ne estas tiel naivaj, kiel pensas pri ni kelkaj personoj; ni ne kredas, ke neŭtrala fundamento faros el la homoj anĝelojn; ni scias tre bone, ke la homoj malbonaj ankaŭ poste restos malbonaj; sed ni kredas, ke komunikiĝado kaj konatiĝado sur neŭtrala fundamento forigos almenaŭ la grandan amason de tiuj bestaĵoj kaj krimoj, kiuj estas kaŭzataj ne de malbona volo, sed simple de sinnekonado kaj de devigata sinaltrudado.

Pro siaj klopodoj, Zamenhof ricevis 14 nomumojn por la Nobel-premio pri paco. Post lia morto, la Universala Esperanto-Asocio daŭrigis lian laboron, kaj ĝis nun ĝi ricevis pli ol 100 nomumojn pro sia “kontribuo al monda paco permesante al homoj en diversaj landoj eniri rektajn rilatojn sen lingvaj baroj.”

Ekde sia fondiĝo, la Unuiĝintaj Nacioj por Eduka, Scienca kaj Kultura Organizo (Unesko) strebas “konstrui pacon per internacia kunlaboro”. En 1954 kaj denove en 1985, la organizo faris rezoluciojn agnoskantajn la promeson – kaj rezultojn atingitajn – de Esperanto.

Pli lastatempe, karakterizi Esperanton kiel “la lingvo de paco” estis rimarkinda parto de la afiŝoj por Esperanto-tago 2022.

La mondo verŝajne ne estas tiel paca, kiel Zamenhof esperis, sed espero estas centra por esti esperantisto.

Mi pensas, ke aludi Esperanton per “la lingvo de paco” estas agnosko de la historio de la lingvo, sed ankaŭ spegulbildo de la esperoj, kiujn multaj esperantistoj kunhavas pri la estonteco.

De la Redaktoro: Joshua tute pravas, kompreneble, ke la Esperanto-movado havas fortan kaj bone konatan ligon al pacifismo. Tamen en sia artikolo en № 2022:2, Chuck Mays efektive ne nomis tiun ligon “mito”; li nur listigis la frazon “Esperanto is the language of peace” inter “mostly false or unsupportable ‘facts’” per kiuj oni foje (mis)reklamas la lingvon.

Eble estus pli klare diri, ke tia frapfrazo estas tro simpla. Jes, ekzistas nekontesteblaj ligoj inter la movado kaj pacifismo, sed parolantoj de Esperanto uzas la lingvon por ĉiaj celoj, efektive – ne nur pacaj. Kaj inverse, por la granda plejparto de pacifistoj kaj pacamaj organizoj, Esperanto restas neuzata kaj eĉ nekonata. Certe, Esperanto estas “a language of peace” … sed ĉu “the language”?

Por eksteruloj, tiaj nebulaj asertoj povas ŝajni naivaj kaj eĉ ofendaj. En sia libro Esperanto sen mitoj, Ziko Sikosek diris: “Nomante sian lingvon lingvo de paco, de racia kaj justa komunikado ktp, esperantistoj sin mem filaŭdas kaj emfazas sian grupan superecon je aliaj grupoj.” Laŭ Sikosek, estas pli grave – kaj sendanĝere – informi pri la nekontestebla realo, ke “Esperanto estas vera vivanta lingvo kun parolkomunumo […] en kiu ĉiu ano povas senti sin plenrajta membro.”

Eĉ se ni ne unuanime konsentas pri tiu aserto, eble ni tamen povos profiti de lia jena konsilo: “Ĉiu esperantisto povas rakonti pri personaj spertoj, kiuj ofte estas tute neimageblaj al eksteruloj. Konkretaj spertoj kaj veraj homoj el foraj landoj estas la plej konvinka rimedo por atentigi la publikon pri la ekzisto de tiu fenomeno.”