Presita el Usona Esperantisto № 2022:3 (maj–jun)

Rezultoj de nia tria filmfestivalo

Lasta ĝisdatigo: 2022-06-06
[figure]

En la unua duono de la jaro, Esperanto-USA okazigis sian trian mallongan filmfestivalon kun kontantaj premioj por la unuaj dek gajnintoj. Ĉiuj ĝenroj estis bonvenaj, sed ĉiu filmo devis esti tute en Esperanto, malpli ol kvin minutojn longa, kun almenaŭ dek Esperanto-vortoj parolataj. Cetere, en ĉiu filmo devis aperi horloĝo, almenaŭ mallonge.

En Majo ni anoncis rezultojn. Entute oni kontribuis 27 filmojn.

La unuaj tri gajnintoj ĉi-foje estis Ĉu Vi Volas Danci? de Emily Pietro, Panjo Afrika, Neema Rakontas de René Manegu, kaj Eta Benjeto de Becca Seferian. Ili ricevis 600, 400, kaj 300 usonajn dolarojn, respektive. La plena listo de premiitoj aperas en nia retejo, kaj ludlisto de ĉiuj konkursaĵoj estas videbla en YouTube.