Presita el Usona Esperantisto № 2022:3 (maj–jun)

Reveno de la filmfestivalo

Lasta ĝisdatigo: 2022-07-22
[figure]

La Usona Bona Film-Festivalo revenas! Sendu viajn filmojn al ni antaŭ la 5-a de Oktobro, 2022. La filmoj devas esti malpli ol kvin minutojn longaj, tute en Esperanto, enhavi almenaŭ dek unikajn vortojn, kaj enhavi ian videblan, paperan (ne elektronikan) libron. Estas nenia kotizo por partopreni, kaj vi povas gajni ĝis $700!

Vidu nian filmfestivalan paĝon por legi la regulojn. Ĉe la sama paĝo vi trovos la ekzemplan filmon Jes, Avino, kiu sekvas tiujn regulojn, kaj ankaŭ ligilojn al la filmoj de la pasintaj festivaloj.


The American Good Film Festival has returned! Send us your films by October 5th, 2022. The films need to be under five minutes long, entirely in Esperanto, contain at least ten unique words, and include a visible book (a paper book, not an e-book). There’s no fee to enter, and you can win up to $700!

See our Film Festival page for the full rules. On the same page you’ll find the example film Jes, Avino, which follows those rules, and links to previous winners.