Presita el Usona Esperantisto № 2021:4 (jul–aŭg)
Feliĉo
Legendo
Verkis Lesja Ukrajinka, 1896; Elukrainigis Viktor Pajuk, 2021
Ĉi tio estis komence de la jarcentoj. La nove kreita mondo brilis per mirinda beleco, estis harmonio ĉie, klara, plena vivo. Dia revo floris, luksa kaj milda. La homa vivo flosis en kvietaj ondoj kaj kunfandiĝis kun tiu sonĝo en unu helan, trankvilan maron. Estis granda paco sur la tero, kaj homoj vivis en paco. Pasis longa tempo.
La malbona spirito dormis en subtera lando. Li dormis dum multaj jarcentoj, kaj lia dormo estis malbona. La malbona spirito vekiĝis kaj ekkriis: “Malbonaj sonĝoj turmentas min! Mia animo estas disŝirita, mi ne havas pacon! Kaj tie, sur la tero, regas klara trankvilo, la sonĝo de mia malamiko floras kaj ŝvebas – kaj nenio konfuzas ĝin. Ĉu mi portu mem mian propran fajran sopiron, aŭ ĉu mi kaŝu mian malhelan malĝojon? Ne, mi ĵetos malĝojon en la korojn de la plej karaj infanoj de mia malamiko, mi disvastigos malĝojon super ili per nigra vualo, kaj la sonĝo de mia malamiko malheliĝos.”
La malbona spirito eliris el la sino de la tero per nigra fumo kaj per fajra nubo ŝvebis super la tero. Li flugis super la valoj, kie la ora greno moviĝis, kie la abundaj arboj klinis teren pezajn branĉojn. La malbona spirito malsupreniris tien, kaj la greno finbrulis, kvazaŭ de fajro, la fruktoj sur la arboj nigriĝis, la herbo flaviĝis, la floroj velkis kaj la dezerto ekstaris. Homoj kaŝis sin de la fajra spiro en la kavoj kaj kavernoj kaj ĝemis: “Malsato, malsato!” La malbona spirito revenis al la submondo kaj atendis.
Cent jaroj pasis. La dezerto delonge transformiĝis en grandiozan landon, la ora greno denove ondiĝis, la abundaj arboj denove klinis teren pezajn branĉojn. Nova generacio de homoj rakontis fabelojn pri la antaŭa malsato, sed tiuj rakontoj komencis esti forgesitaj. La sonĝo de Dio prosperis, kiel antaŭe, kaj paco estis sur la tero.
Sed la malbona spirito ne dormis. Li diris al si: “Mi ekrigardu la laboron de miaj manoj!” Li leviĝis de la sino de la tero per griza nebulo kaj per malvarma nubo ŝvebis super la tero. Li flugis super la montoj, kie paŝtis grandaj ŝafaroj, kie disvastiĝis homaj tendaroj, kie li aperis per densa mallumo, per terura pesto. Brutaroj pereis, homoj formortadis, terura krio ruliĝis super la montoj: “Morto, morto!” Ŝafaroj malaperis, tendaroj malpleniĝis … La malbona spirito revenis al la submondo kaj atendis.
Cent jaroj pasis – sur la tomboj de homoj mortintaj pro la pesto verdiĝis printempa herbejo, kaj iliaj posteuloj trankvile vagis tra la montaj paŝtejoj, gaje ludis flutojn, kunvokis sennombrajn gregojn. La tendaroj blankiĝadis per tendoj, estis vivo ĉie. Neniu menciis la plagon. Dia sonĝo prosperis, kiel antaŭe, kaj estis paco sur la tero.
La malbona spirito sidis en la submondo kaj pensis. Kaj li kreis per sia penso strangan estaĵon. Ĝi estis tiel brila kiel aŭroro, kaj ŝanĝis sian aspekton ĉiun minuton kiel fajro. La malbona spirito donis al ĝi vivon kaj nomis ĝin: feliĉo. Li prenis ĝin sur siajn fortajn flugilojn kaj flugis kun ĝi alte super la tero. Estis malluma nokto, la tendaroj dormis, nur junaj paŝtistoj sidis ĉirkaŭ la fajro – la paŝtistoj ne dormis nokte, – ili kantis. La plej juna ludis fluton, rigardis stelojn, kaj liaj okuloj estis tiel trankvilaj kiel la steloj.
Granda brila stelo ruliĝis de la ĉielo. La paŝtisto forlasis la fluton kaj ekkaptis sian koron. Li vidis la stelon, kaj ĝi frapis lian koron. Li laŭte kriis: “Rigardu, rigardu!” – kaj ĉiuj rigardis tien, kien lia mano montris – tie falis la stelo. Ĝi falis sur altan monton, kaj sur la monto ekbrilis lumo, kiu brulis kaj ekscitis la koron. La paŝtisto diris al siaj fratoj: “Ni iru tien!” – kaj ĉiuj iris al la lumo. Ĉiuj vidis en la lumo tion, kio estis al ili kara dum la vivo, kaj ĉiuj vidis alie. Ili fartis tiel, kvazaŭ fajro brulis en iliaj animoj. Ili iris plu, kaj la lumo ekflamis. Ili iradis, pikis siajn piedojn per dorna herbejo, disŝiradis siajn vestaĵojn sur la akraj dornoj, la sango estis sur iliaj spuroj; ili iris kaj falis unu post la alia, ĉar la forto forlasis ilin. Kaj la klara, stranga estaĵo pli kaj pli foriĝis, pli ŝanĝiĝadis kaj malaperis en la nebulo. Venis la tago, sed ĝi ne revenis, kaj neniu trovis ĝin.
Denove vesperiĝis, kaj la paŝtistoj kantis. Ili kantis: ”Ho feliĉo, ho klara, perdita feliĉo!” Kaj tiuj kantoj venenis la korojn de ĉiuj homoj. Ĉiuj volis feliĉon, sed neniu konis ĝin, ĉiuj volis vidi ĝin, havi ĝin por momento kaj poste morti, ĉar ĝi fariĝis kara al ili pli ol la vivo.
Kaj ĉiuj vidis ĝin, almenaŭ en sonĝo, almenaŭ por momenteto. Ĝi rigardis al unu per amantaj okuloj, brilis per oro al alia, brilis per la lumo de gloro al alia. Ĝi sorĉis ĉiujn por ĉiam, kaj ĝiaj ĉarmoj estis venenaj. Ĝi falis en koron per fluganta stelo, kaj la koro ekbrulis. Kiu vidis ĝin unufoje, tiu ne forgesis ĝin ĝis sia morto. Infera fajro vekiĝis en la animoj de ĉiuj homoj. Ĉiuj serĉis feliĉon, ĉiuj volis havi ĝin tutan en siaj manoj. Por tio ili fordonis ĉion la plej multekostan, ruinigante sin kaj aliajn, larmoj kaj sango verŝis rivere je ĝia nomo. Kaj feliĉo flugis ĉirkaŭ la mondo kiel stelo, fulmo, vaganta lumo kaj ne haltis ie ajn delonge, kaj neniu havis ĝin tutan en siaj manoj.
Kaj granda krio aŭdiĝis tra la tuta lando: “Bonŝancon! Feliĉon!”
De tiam ne estis klara paco sur la tero, la brila sonĝo de Dio malheliĝis.
Kaj la malbona spirito konsoliĝis per sia laboro.
Pri la aŭtoro
Larisa Kosaĉ (1871-1913), monde konata kiel Lesja Ukrajinka,
apartenas al al triopo de la ukraina poezio kune kun Taras Ŝevĉenko
(1814-1861) kaj Ivan Franko (1856-1916). Ŝi verkis ankaŭ dramojn kaj
soci-politikajn artikolojn. En 1971 aperis ŝia E-poezia verkaro
Liriko, kompilita de Nadija Andrianova-Hordijenko (1921-1998). Dum
multaj jaroj la prozo de Ukrajinka estis preskaŭ nekonata, ofte pro
politikaj kialoj (ŝi arde kritikis socialismon kaj invadon de la
rusa lingvo en Ukrainujon).
I. Franko alte pritaksis la agadon de Ukrajinka, skribinte: “De la
tempo de T. Ŝevĉenk-a Testamento, Ukrainujo ne aŭdis tian ardan
poezian vorton kiel el la buŝo de ĉi tiu malforta, malsana junulino.”