Presita el Usona Esperantisto № 2021:3 (maj-jun)

(Re)starigi lokan grupon

Lasta ĝisdatigo: 2021-06-15

Timoteo estas unu el la Direktoroj de E-USA. Oni povas kontakti lin ĉe gartherio ĉe gmail punkto com.

[figure]

La longa vintro por renkontiĝoj malrapide forpasas. Homoj, kiuj restis izolataj dum pli ol jaro volas iri el la domo. Komunumoj frapitaj de malfeliĉo bezonas rekonekti unu kun la alia.

Ĉu estas Esperanto-grupo proksime al vi? Kiel fartas ĝi nun?

La mia ne fartas bone.

Mi faros ĉi tion por restarigi ĝin. Eble fari simile helpos vin restarigi aŭ starigi vian grupon.

  1. Mi sendos mesaĝon al ĉiuj, kiuj antaŭe montris intereson pri la grupo.

  2. Mi kunlaboros kun publika biblioteko en diversa parto de mia urbo por povi uzi renkontejon por la grupo. La grupo antaŭe renkontiĝis je librejo ne facile atingebla de publika transporto.

  3. Mi enketos pri kiel labori kun kulturaj organizoj en la tuta urbo. Mia urbo estas tre diversa, sed ankaŭ tre partigita laŭ riĉeco kaj raso.

La pandemio donis al ni la oportunon rekreski pli viglaj. Ek al la laboro!