Presita el Usona Esperantisto № 2021:3 (maj-jun)

Aliĝu al nia Discord-servilo

Lasta ĝisdatigo: 2021-06-15

Charlotte estas Sekretario de E-USA. Oni povas kontakti ŝin ĉe liquidfireangel ĉe gmail punkto com.

[figure]

La plej freneza jaro de mia tempo kiel instruisto nun finiĝis, kaj mi povas spiri denove. Mia edzo kaj mi provas aĉeti novan domon kaj translokiĝi al ĝi, sed vi eble scias, ke nur frenezulo aĉetus domon en la nuna merkato. Nu, frenezulo kaj mi, klare. Krom tio, mi ankaŭ provas refariĝi studento, reiri al universitato, kaj ekstudi por fariĝi eduka diagnozisto. Mi lernus kiel diagnozi lernajn handikapojn ktp. Krom tio, dum la lastaj monatoj, mi helpis kiel unu el la juĝantoj de la unua Usona Bona Festivalo. Mi ne ĉiam sukcesas fari ĉion en Esperantujo, kion mi volas fari, sed mi tamen provas kaj aktivas.

Se vi jam ne aliĝis al nia Discord-servilo, bonvolu aliĝi! Ĝi estas senkosta servo por ĉiuj membroj kaj LK-anoj. Jam estas pli ol 300 homoj en la servilo. Venu, babilu, parolu kaj tekste kaj voĉe kun aliaj esperantistoj – pri nia lingvo, pri via vivo, hobioj, pasioj. Montru viajn projektojn. Trovu inspiron per la projektoj kaj ideoj de aliaj. Partoprenu niajn sabatajn diskutrondojn por komencantoj, aŭ niajn monatajn diskutrondojn pri filmado (vespere je la 7-a tago de ĉiu monato), scienco (vespere je la 14-a tago de ĉiu monato), aktivado (vespere je la 21-a tago de ĉiu monato), kaj muziko (vespere je la 28-a tago de ĉiu monato). Ni havas kanalojn ankaŭ por GLAT-aj temoj, junuloj, instruado, komputiloj, ludoj, kaj plu! Venu, diskutu, por ke ankaŭ ni havu la ĝojon de parolo kun vi!