Presita el Usona Esperantisto № 2021:3 (maj-jun)

Malkaŝemo, provlegado, kaj premioj

Lasta ĝisdatigo: 2021-06-19

Hoss estas la Redaktoro por E-USA kaj unu el ĝiaj Direktoroj. Kontaktu lin ĉe hoss ĉe lodestone punkto org.

[figure]

Ju pli malkaŝa, des pli bone

Iom post iom ni faras la agadon de la estraro pli malkaŝa. Ekde la venonta numero de la bulteno, aperos regulaj raportoj de la Centra Oficejo pri niaj lastatempaj elspezoj. Videblos elspezoj ne nur el la fondusoj, kiujn rekte administras la estraro mem, sed ankaŭ de la diversaj limigitaj fondusoj, kiujn administras individuoj.

Provlega projekto profite progresas

En la lasta numero mi aperigis alvokon al provlegantoj por helpi pri projekto bitigi kaj reeldoni malnovajn klasikaĵojn de la Esperanto-literaturo. La respondo estis mirinda.

Nun, nur proksimume unu monaton poste, jam kunlaboras pli ol 25 volontuloj! Entute ni jam faris ĉirkaŭ 300 horojn da laboro, zorge provlegante pli ol 2000 enskanitajn paĝojn. Laŭ mia scio, la projekto estas jam inter la plej grandaj kunlaboraĵoj de nia organizo de jardekoj.

La tri stadioj de la provlegada procedo.

La laboro jam liveris lavangon da neta teksto – sufiĉe por pluraj monatoj da redaktado kaj kompostado. Tiu redaktado devas esti malrapida, tamen, ĉar necesas interalie kompili detalajn librofinajn listojn de ĉiuj ŝanĝoj faritaj (ekz. per korektado de preseraroj). La celo estas ne nur reeldoni verkojn en glate legebla formo, sed ankaŭ konservi fidindajn registraĵojn de nia literatura historio – inkluzive de ties lingvaj eraroj kaj arĥaikaĵoj.

Antaŭ la fino de 2021 mi planas reaperigi almenaŭ du volumojn el la Baza legolisto sub nova eldonmarko de EUSA. Post ĉiu reeldono mi esperas krei ankaŭ serion de poĉapitraj podkastoj, en kiuj legantoj dividos siajn impresojn pri la verko.

Novaj “ĉaspremioj” por provlegantoj

Ankaŭ premiĉasanto Boba Fett ĉasas preserarojn.

Por almenaŭ iomete rekompenci niajn diligentajn volontulojn kaj montri nian dankemon, mi starigis novan sistemon de ĉaspremioj (angle, bounties): por ĉiu paĝo, el kiu provleganto sukcese elsarkas skanerarojn, tiu gajnas “stelon”. Ne temas precize pri la eksa Esperanta monunuo, sed pri samaspekta kaj tre speciala “stelo” kreita nur por tiu ĉi tasko – kaj ŝanĝebla ĉe la redaktoro je konstanta kurzo de unu stelo kontraŭ unu usona dolaro!

Kelkaj el la provlegantoj afable esprimis malemon akcepti ilin, timante, ke elspezoj de eĉ malgrandaj premioj malhelpos nian jam malriĉan organizon. Sed tute ne necesas timi: efektive, la mono venas ne el kaso por ĝeneralaj elspezoj, sed de anonimulo, kiu donacis ĝin specife por rekompenco de provlegantoj, kaj nenio alia. Kial? Ĉar niaj volontuloj faras esencan, nemalhaveblan servon ne nur al nia organizo, sed ankaŭ al nia komuna kulturo. Tial ili meritas almenaŭ ian rekompencon, ĉu ne? Do ni kuraĝigas al ĉiuj provlegi (kaj premiiĝi) Cseh-metode: rekte, kuraĝe, kaj elegante!