Presita el Usona Esperantisto № 2019:5 (sep-oct)

Opero en Esperanto

Lasta ĝisdatigo: 2019-10-31
[figure]

La 27-an de Septembro, la Nacia Teatro de Prago eksurscenigis la operon Sternenhoch kadre de la Internacia Teatra Festivalo en Nitro. Ĝi estas la unua komplete esperantlingva lirika opero.

La libreto, verkita de la ĉeĥa komponisto Ivan Acher surbaze de la groteska, ekspresionisma romano Utrpení knížete Sternenhocha (“La suferoj de la princo Sternenhoch”), publikigita en 1928 de la ĉeĥa poeto kaj filozofo Ladislav Klíma, estis rekreita en Esperanto de la ĉeĥa esperantisto Miroslav Malovec, kiu ricevis la diplomon de UEA pro Elstara Arta Agado en 2019 sekve de tiu traduko.

La opero restos rete spektebla ĝis la 26-a de Marto, 2020. La tuta enhavo estas spektebla senpage, kun subtitoloj en la franca, la germana, kaj la angla, kun ebleco je aŭtomataj subtekstoj en 114 pliaj lingvoj. Spektu la operon Sternenhoch en OperaVision.