Presita el Usona Esperantisto № 2019:5 (sep-oct)

Forpasis Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof

Lasta ĝisdatigo: 2019-10-31
[figure]

Louis-Christophe (Ludoviko Kristoforo) Zaleski-Zamenhof forpasis la 9-an de Oktobro 2019 en Parizo. Li estis doktoro inĝeniero pri surlanda kaj enmara konstruado, nepo de L. L. Zamenhof, filo de Adam kaj Wanda Zamenhof, naskita Frenkiel; la personan nomon li ricevis honore al sia avo Ludoviko, la kreinto de Esperanto.

Li edziĝis en 1949 kun Krystyna Tyszka, kiu naskis du filinojn: Hanna (1953) kaj Margaret (1958). Li havis nepinon Klementina Zamenhof-Zaruski kaj nepon Pierre-Louis-Antoine Lebard.

Louis-Christophe loĝis en Parizo kun la edzino Juliette, naskita Sekrecka. Li parolis la francan, anglan kaj Esperanton, sed hejme la polan. Li havis la francan kaj polan civitanecojn, estis honora urbano de Bjalistoko.

Legu pli pri Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof en Vikipedio.