Presita el Usona Esperantisto № 2019:5 (sep-oct)

Aliĝu rete al UK-2020 en Montrealo

Lasta ĝisdatigo: 2019-10-31
[figure]

En 2020 la 105-a Universala Kongreso venos al Montrealo, Kebekio, de la 1-a ĝis la 8-a de Aŭgusto. Estas ege malofte, ke UK okazas en Nordameriko, kaj neniam antaŭe ĝi okazis en orienta Kanado. Nepre ne maltrafu tiun ĉi oportunon partopreni en la plej granda internacia Esperanto-evento de la jaro.

La baza prezo por usonanoj estas 190 eŭroj (proks. 210 usonaj dolaroj) por individuaj membroj de UEA, sed nur se vi aliĝos antaŭ la fino de Decembro. Poste la prezo altiĝos. Eblas aliĝi rete ĉe la retejo de UEA.