Presita el Usona Esperantisto № 2018:3 (maj-jun)

Kiel enmovadigi la Esperanto-lernantojn de Duolingo?

Lasta ĝisdatigo: 2018-06-21
[figure]

Pli ol 1.7 milionoj da homoj eklernis Esperanton per Duolingo. Sed kie estas tiuj lernantoj? Multaj el ili eble rezignas pri la lernado pro multaj kaŭzoj, interalie, ĉar ili ne sukcesis starigi personan kontakton kaj amikecan rilaton kun esperantistoj en siaj loĝurboj.

Pro tio UEA fariĝis partnero de Duolingo. UEA helpos trovi evento-gastigantojn, kiuj jam bone konas Esperanton, kaj Duolingo prizorgos invitojn al tiaj lokaj eventoj por lernantoj, kiuj iom progresis en la Esperanto-kurso.

Gastigantoj estas volontuloj, kiuj organizas interesajn, agrablajn eventojn, kie Esperanto-lernantoj de ĉiuj niveloj lernas kaj amuziĝas kune. La eventoj povas esti diversspecaj, ekzemple babiladaj rondoj, studgrupoj, ludaj aŭ muzikaj renkontiĝoj en via loka klubo aŭ kafejoj, aŭ promenadoj en urboj aŭ en naturo.

Ni jam komencis traduki la evento-retejon de Duolingo al Esperanto, por ke ĉiuj esperantistoj povu gastigi eventojn, diskonigi ilin per Duolingo kaj akcepti novajn lernantojn. En ĉi tiu unua, prova fazo ni precipe serĉas volontulojn, kiuj krom Esperanto regas la anglan aŭ la hispanan, la du nunajn kurslingvojn.

Se allogas vin la ideo organizi eventojn kaj gastigi novajn Esperanto-lernantojn per Duolingo, bonvolu kontakti Emilio Cid cid punkto emilio ĉe g mail punkto com.