Presita el Usona Esperantisto № 2018:3 (maj-jun)

Nekrokodila semajnfino en Norda Teksaso

Lasta ĝisdatigo: 2018-06-22
[figure]

Marku viajn kalendarojn. De vendredo, la 31-a de Aŭgusto je la 4-a ptm ĝis dimanĉo la 2-a de Septembro je la 6-a ptm, la Esperanto-Klubo de Norda Teksaso gastigos semajnfinon en Esperantujo. Oni povas nomi ĝin “La Nekrokodila Semajnfino”, aŭ “La Senkrokodiliga semajnfino”.

Venu kaj ĝuu la okazon amuze en la hejmo de Phil kaj Beth Dorcas (Filipo kaj Elizabeto). Vendrede la vespermanĝo estos “hazarda miksaĵo”. Se eble, alportu ion por kunhavi kun la grupo. Pretiĝu por tendumi en la domo. Litoj kaj sofoj nur iom haveblos. La kosto estos po $20 por helpi repagi la koston al la kuiristoj. Se vi venos nur vendrede vespere kaj alportos ion por kunhavi, ne estos kosto por vi.

Ni babilados, ludos, kantos, legos, transpasos gramatikaĵojn kaj ĝuos grandan amikecon kune. Se ni havos sufiĉe da partoprenantoj, ni eĉ povus agordi la pianon, sed ne antaŭ ol ĝi bezonas agordadon.

Bonvolu sciigi nin per filipo ĉe grupoj punkto org se vi planas ĉeesti. Venu kaj ĝuu amuze! Ĉiuj estas bonvenaj.