Presita el Usona Esperantisto № 2018:2 (mar-apr)

Informi pri Esperanto ĉe Pol’and’Rock

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-30
[figure]

UEA kaj la Eŭropa Komisiono de UEA petas helpon kolekti €4500 por realigi Esperantan agadon en Augusto 2018, ĉe la junulara festivalo Pol’and’Rock (antaŭe nomita Woodstock). Al ĉiuj du eŭroj donacotaj, UEA aldonos unu el propra buĝeto, tiel ke organizantoj ricevos entute la sumon de almenaŭ €4500.

Oni povas sendi donacon al UEA konto “Informado”, aldonante kiel celon: “por Woodstock”.

Pol’and’Rock estas mondfama kultura festivalo, kie partoprenos pli ol 600 000 junuloj inter la 2-a kaj 4-a de Augusto. Filmeto kaj pliaj informoj troveblas rete.